Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉu ekonomiaj, stariĝas sur internacia skalo kaj trafas ĝustan solvon proporcie al ĝia internacieco. Ju pli da internaciemo regas en la mondo, des pli bonfartas la homaro; ju pli da naciemo, des pli da malamo, da malbono.

Neniam mi dubis pri tiu fakto. Tial hodiaŭ, kiam mi konsideras la diversajn, inter si batalantajn sociajn fortojn mi ne ŝanceliĝas por decidi al kiu mi devas aliĝi. El la diversaj organizaĵoj, kiuj alcelas la emancipon kaj altigon de la proletara klaso, la IIIa Internacionalo enhavas pli da internaciemo ol ĉiuj aliaj. Konsiderante, ke tiu organizaĵo konsistas el malsamlingvanoj oni povas diri, ke ĝi entenas la maksimumon da internacieco eblan nuntempe. Kaj pro tio mi restas al ĝi fidele aliĝanta. Tial ke mi agnoskas la aŭtoritaton kaj akceptas la disciplinon de la IIIa Internacionalo mi do restas komunisto.

Kiu ne estas ege egoista; kiu havas iom da sentebleco ne povas konsenti kun la nuna sociaranĝo. Estas kondiĉo pri ebleco de progresado senĉese kontraŭbatali kion oni juĝas malbona. Cetere mi apartenas al la proletara klaso kaj ne povus perfidi ĝiajn interesojn.

Nu, la Soveta Rusio kaj la IIIa Internacionalo batalas profite al la Proletaro. Cetere, kiam oni vidas, ke la sovaĝa faŝismo malvolviĝas en preskaŭ ĉiuj landoj; kiam oni prezentas al si tion, kio okazos, se ne plu regus oriente la ruĝa sovetreĝimo, tiam oni ne povas ne subteni kaj defendi la Rusan Revolucion.

Ĝiaj gvidantoj estas grandparte sinceraj viroj, energiaj, harditaj kaj celkonsciaj. Malgraŭ multe da eraroj, cetere de ili mem konfesitaj, mi opinias, ke ili estas la pli kapablaj por gvidi la laboristaron en ĝia malfacila batalo kontraŭ la ekspluatistaron.

Mi restas konvinkita, ke la rusaj revoluciuloj faris ĉion eblan por starigi en Rusio socialisman sociaranĝon. Ili ne sukcesis. Sed notinde estas, ke mi ne aŭdis iun dirantan: "Se mia partio havus la potencon, la provo pri starigo de socialismo ne fiaskus."