Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉiuj do ni, samcelanoj, ĉu komunistoj, socialistoj, sindikatistoj aŭ anarkistoj, staras antaŭ malfacile solvebla problemo: la forigo de la nuna kapitalsistemo, la forigo de ĉia ekspluatado di la homo de la homo.[1]

Hodiaŭ mi opinias, ke la kapitalo estos ankoraŭ longe bezonata por funkciigi la socion. Se mi eraras, des pli bone. Sed se oni opinias necesa la kapitalon, oni almenaŭ celu starigi unuecan monon tutmondan.

Mia hodiaŭa opinio pri solvo de la socia problemo povus resume esti eldirata per du imperativaj propozicioj:

Estu unu sola mono.

Estu unu sola lingvo.

*       *
*

Mi nur priparoletis la ĉi-suprajn demandojn. Por studi ilin kiel decus multaj paĝoj estus necesaj. Tute mi ne intencis prezenti al la legantaro kompletan tezon, sed nur montri mian nunan spiritstaton. Mi celis altiri la atenton de la pripensemuloj al problemoj, kiujn ĉiu revoluciano devas zorge prikonsideri. Ni ne estu kreduloj, sed nur sinceruloj senĉese kontrolantaj la pravecon de siaj opinioj.

E. Lanty.

Noto de la kompilinto:

Escepte de pluraj "absolutaj participoj", la evidentajn gramatikajn erarojn (tre malmultajn) mi korektis. Kelkajn kompreneblajn arkaismojn mi lasis, ekz.; proletario, internacionalo. Anstataŭ: Trockij, fasĉistoj, Kaŭkaso, rezumi, konkiri – mi tajpis: Trocki, faŝistoj, Kaŭkazo, resumi, konkeri. La ĉi-paĝan uzadon de la neologismo "di" mi respektis.

  1. = ekspluatado al la homo fare de la homo (N.d.l.komp.)