Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Ĉu la Unua de Majo havas ankoraŭ sian dekomencan signifon?[1]

Sen tro granda sakrilegio oni povas eble starigi la demandon…

Nunjare la Unua de Majo fariĝis laŭleĝa festotago en lando, kies regantoj havas kiel ĉefan celon senindulge kontraŭbatali ĉion, kio ne estas pure nacieca. Kaj la respondecaj gvidantoj de la t.n. liberaj sindikatoj klarigas aprobe la aferon jene:

"La registaro volas, ke la Unuan de Majo la germana popolo atestu pri sia absoluta solidaro kun la proletaro. Kolegoj el la urboj kaj kamparanoj, vi estas la probatalantoj de la ideo pri la Unua de Majo! Ĉiam pensu kaj fieru pro tio!"

Mi ne mirus, se en la germana literaturo baldaŭ estos klarigate, ke ĉefe la germanoj havas la rajton kaj devon soleni tiun laborfeston. Por lerta naci-socialista sofisto estos tre facile starigi tian tezon, sin apogante sur la fakto, ke multaj el la unuaj pioniroj de la unuamaja movado estis germanoj aŭ germandevenuloj. Inter la "Martiroj de Ĉikago" oni ja trovas, ekzemple, la nomojn de Fischer, Engel, Schwab; kaj la tiutempe aperanta en Ĉikago germanlingva laborista gazeto (Arbeiter-Zeitung) ludis tre gravan rolon en la koncerna agitado.

Kiam, post trijarcenta persekutado, la kristanismo ricevis el la manoj de la romana imperiestro Konstanteno oficialan agnoskon, tio estis la signo, ke la kristana movado jam perdis sian revolucian signifon, sian puran dekomencan karakteron. Iom post iom la kristanismo imitis

  1. Tiu ĉi artikolo aperis en "Sennacieca Revuo" de la 10a de majo 1933. N.d.l. komp.