Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la morojn de l’ paganismo kaj la konsekvenca sekvo de tio estis, ke la persekutitoj fariĝis siavice persekutantoj. La hodiaŭaj sindikataj bonzoj, kiuj adaptiĝas al la Hitlera regado, agas simile al la episkopoj, kiuj benis la standardojn de Konstanteno.

En la jaro 1914 la internaciismo plene bankrotis; la samo denove okazas en 1933. Ĉie, kie en la mondo superregas la spiritojn la nacieca sento; ĝi estas la plej forta movilo, la plej taŭga regilo en la manoj de demagogoj.

Ĉiuj kompetentaj ekonomiistoj tamen interkonsentas, ke la nuntempa krizo povas trovi solvon nur per rimedoj, aplikotaj laŭ la tutmonda skalo. Tamen neniam estis pli forta ol nun la naciisma ideologio. Ne estas mia intenco insisti nun pri tiu kontraŭdiro al principoj ĝenerale akceptataj en marksistaj rondoj. Mi nur volas substreki la fakton, ke reala solidaro, vera unueca sento ne ekzistas inter la diversnaciaj proletoj.

La Internacioj ne multe diferencas de la Ligo de Nacioj. Kiam la cirkonstancoj tion ebligas, la diverslandaj internaciistoj amike interrilatas, kune kongresas kaj bombaste paroladas pri solidaro, pri tutmonda frateco ktp.; sed kiam aliiĝis la cirkonstancoj; kiam la nacia intereso tion postulaas, tiam montriĝas, ke la ligiloj tre facile rompiĝas. La sinteno de la germana sekcio en la II-a Internacio tute similas la sintenon de Japanio en la Ligo de Nacioj.

Ĉi-okaze mi povis noti, ke La kapitulaco de la socialdemokrataro antaŭ Hitler ne vekis ĉe la francaj socialistoj grandan indignon, sed nur farizean senton: "Ho, ni, francoj tamen ne agus tiel, ne cedus senbatale." Per la barbo de K. Marks mi ne volus ĵuri pri tio. Mi prefere kredas, ke estas nur la nacieca sento, kiu ĉi-okaze ankaŭ parolas…

Sed eble iuj opinias, ke almenaŭ la III-a Internacio donas pli da garantio pri internacia solidaro. Nu, ni do prikonsideru la faktojn. Ekzistas abunda literaturo, en kiu oni povas legi, ke la ruĝa armeo ekzistas por la