Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

servo de l’ tutmonda proletaro. Ĉu do la militdeklaro de Hitler al la komunista partio havis kiel sekvon, ke Voroŝilov ordonis la mobilizadon de la ruĝarmeanoj? Tute ne! Estas klare por ĉiu, kiu volas malfermi la okulojn, ke la armeo en Sovetio pli kaj pli alprenas naciecan karakteron, ke ĝia nura celo estas defendi la landon, kie oni "konstruas socialismon".

Sed jen pli signifa fakto: Estas en pluraj landoj starigitaj diversaj komitatoj kun la celo agitadi, por ke ĉie en la mondo la germanaj varoj estu bojkotataj. Ĉu Sovetio partoprenas en tia bojkotado? Ne, Germanio daŭre kaj grandkvante liveras maŝinojn k.a. varojn…

La legantoj bonvolu noti, ke mi nur konstatas faktojn kaj neniel celas riproĉi, aprobi, laŭdi aŭ mallaŭdi la Stalinan regadon. Ne estas mia temo ekzameni, ĉu estas eble aŭ ne konstrui socialismon en unu sola lando. Stalin diras: jes; Trocki diras: ne; nur la estonto povas doni tute certan respondon al tiu demando.

Oni almenaŭ permesu al mi diri, ke jam delonge mi povis fari sufiĉe da observoj, kiuj igis min akiri la firman konvinkon, ke jam en Sovetio la ideo, kiu subtenas la entuziasmon de la "sturmuloj", ne estas la internaciismo, sed ia speco de patriotismo tre simila al tiu de la francoj post la revolucio de 1789-93.

Unuvorte, la naciismo estas nuntempe en la tuta mondo la ideo-forto – facile aliiĝebla en pasion – la plej potenca kaj ĝi superregas la mensojn; ĝi estas la plej forta digo, la plej alta barilo, kiu malebligas racian evoluadon de la homaro. Necesas esti blinda por ne vidi, ke ĝenerale la klaskonscio tute ne kapablas kontraŭstari la nacikonscion ĉe la grandega plimulto de la homoj. Kial do provi trompi sin mem? Iluzioj estas ĉiam danĝeraj.

Ĉu povus aliel esti? Bedaŭrinde ne, ĉar neniam ĝis nun estis sisteme kaj persiste entreprenata tra la tuta mondo edukado, celanta tute, ĝisfunde detrui la naciecan senton. Tia edukado ne povas cetere ekzisti sen komuna lingvo. Pro tio vole nevole, la internaciistoj agas nekonsekvence kaj maltrafas la celon. Per la flegado de sia nacia lingvo