Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ili tenas viva la naciecan senton, kiu en eksterordinaraj cirkonstancoj fariĝas eksplodema pasio kapabla puŝi ilin sur batalkampojn. Plie la senĉesaj alvokoj por nacia liberiĝo, por nacia sendependeco ktp. povas nur helpi al demagogoj kiel Hitler k.a. superakvigi ĉian intemaciismon per naciismaj ondegoj.

Do, nunjare en du grandaj landoj la Unua de Majo estis solenata per kanonpafoj, per regimentaj paradoj kaj similaj pompaj manifestacioj. Tia konstato estas pripensiga kaj rajtigas nin starigi la demandon, ĉu la laborista festo ne jam perdis sian dekomencan karakteron kaj signifon?

– Sed en Moskvo oni kantis la "Internacion" kaj tio montras la grandan diferencon inter la Stalina, kaj Hitlera regado.

– Neniel mi intencis samigi la du regadojn; mi bone scias, ke en Germanio oni malpermesas ĉion marksisman, dum en Sovetio estas permesata nur tio, kio estas ortodokse marksista… Sed la rimarkigo pri la oficiala himno sovetia ne multe impresas min. En la "Marseljezo", la oficiala himno de Francio, estas konsilate mortigi reĝojn; sed jam delonge tiuj parazitoj kutimis tute trankvile aŭdi kaj saluti tiun kanton, okaze de oficialaj akceptoj. Ĉu la nuna franca respubliko reprezentas la idealon de la respublikanoj el 1789? Ĉu la katolikismo similas la frutempan kristanismon? Ĉu la papo havas ion komunan kun Jesuo-Kristo? – supoze, ke ĉi tiu lasta fakte ekzistis kaj ne estas pura mito. Ĉu…

Okaze de la nunjara Unua de Majo mi starigas tiujn demandojn, instige al la SAT-anoj, ke ili meditu pri la rekomendo, kiun faras al ni ĉiuj nia Statuto, nome, ke niaj opinioj neniam devas fariĝi senvivaj dogmoj. Tro longe, tro ofte ni estis trompataj per vortoj, stultigataj per insignoj kaj ĉiaspecaj ikonoj… Okaze de la Unua de Majo mi deziras, ke la SAT-anoj konsciu pli forte ol iam ajn, ke esperanto en la laborista movado ne devas esti konsiderata kiel bagatela, flanka afero, sed male kiel grava, nepre necesa ilo, kiel la bazo,