Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la unua ŝtono sur kiu oni starigu la klasbatalajn organizojn.

Esperanto sen socialismo ne havas por ni grandan signifon; sed ni forte konvinkiĝu, ke socialismo sen mondlingvo estas lama, nekonsekvenca, kredeble fiaskonta afero.

Sed mi jam sufiĉe hertezumis. Bonvolu pardoni kaj pripensi…

E. Lanti.
*       *
*

Reage al la ĉi-supra artikolo, M. Sampson sendis jenan leteron, al kiu E. Lanti rebatis en "Sennacieca Revuo" de junio-julio 1933:

"Estimata Kamarado,

Traleginta vian artikolon en S.R. mi miris pri ĝi. Vi faras du konstatojn, kun kiuj mi ne simpatias. Unue, vi opinias, ke Sovetio devus igi militon pro la Hitlera teroro en Germanio. Due, vi akuzas la germanan laboristaron pro manko de kuraĝo. Al ambaŭ konstatoj mi diras: "Stultaĵo!!" Se Sovetio farus militon, tio estus tio, kion deziregas la kapitalistoj, kiuj faras ĉion por instigi Sovetion ekmiliti. Ĉu la japana armeo ne forŝtelis vagonarojn, lokomotivojn ktp. de la Soveti-Ĉinia Fervojo? Kial? Unue por instigi Sovetion ekmiliti. Ne, ne pro naciismo, sed pro mondpaco Sovetio ne militos. – Pri la malkuraĝo de germana proletaro: la "Rote Fahne" ĉiam aperas, kaŝe, ankaŭ centmiloj da flugfolioj. Kaj miloj da ruĝfrontanoj, komunistoj kaj eĉ socialdemokratoj estas en malliberejoj, kie oni turmentas kaj fitraktas ilin.

Kion mi nun povas diri al miaj Sovetiaj K-doj, kiuj akuzis min esti malamikino al Sovetio kaj burĝino, ĉar mi restas en SAT? Kaj mi asertis al ili, ke mi neniam ion vidis en "S-ulo" kontraŭ Sovetio, kaj ke Lanti estas nur unu homo kaj ne la tuta SAT-anaro; do mi ne estas devigata opinii same kiel li, kvankam li restas en SAT.

Ne, K-do Lanti, viaj opinioj ne fariĝos dogmoj. Se tio okazus, estus katastrofo. La 4-an de julio okazos en