Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Parizo kontraŭfaŝisma konferenco. Mi scias, ke ĉeestos iuj germanoj; ili eĉ riskos multe por ĉeesti. Mi senadis salutleteron al la prezidanto kaj ege bedaŭras, ke mi mem ne povos partopreni. Vivu la kuraĝa germana proletaro! Vivu la ruĝfronto! Eble multaj mortos batalante, sed ili ne vendos la animon, kiel faris K. Makdonald kaj aliaj. Kumuniste la via.

M. Sampson.

Por respondi konvene al la ĉi-supra letero, mi devus verŝajne transpaŝi la limojn, kiujn ĉiu devas respekti, verkante por "S-ulo" aŭ "S.R.". Tion kompreneble mi ne faros; tiom pli, ke mi ankoraŭ okupas respondecan postenon en SAT. Estu do nur dirate, ke la celo de mia artikolo estis atentigi la legantaron al tiu fakto, ke la nuntempa internacioj estis tute nekapablaj organizi mondskale, ne eĉ eŭropskale, kontraŭfaŝistan batalon.

Noti la fakton, ke Sovetio, sub la Stalina regado, ne eĉ bojkotas la germanajn varojn, neniel signifas malamikecon al la Sovetia popolo. Tiuj varoj sendube necesas por "konstrui socialismon", sed ili estas haveblaj en Britio, Francio, Usono k.a. landoj. Mi tre miras, ke K-dino Sampson, kiel ano de la Brita Kompartio ŝajne ne scias, ke la bolŝevismo havas nenion komunan kun la pacisma ideologio. Kaj se Sovetio faras ĉiajn cedojn antaŭ Japanio rilate al la ĉinia fervojo pro amo al la "mondpaco", mi ne povas klarigi al mi, kial en 1929 la ruĝa armeo batalis kontraŭ la ĉinojn ĝuste por konservi tiun saman fervojon. Tiu konstato ankaŭ ne estas montri malamikecon al Sovetio, tial ke mi tiutempe aprobis tiun batalon de la ruĝa armeo, kiam multaj revoluciuloj parolis pri "ruĝa imperialismo".

Fari la konstaton, ke Hitler povis kapti la regadon, nerenkontinte organizitan kontraŭagadon, kiel okazis en 1920 kontraŭ la "Kap-puĉon", tio ne estas dubi pri la batalpreto kaj kuraĝo de la klaskonscia germana proletaro. Estas vere, ke la Kompartio alvokis por ĝenerala striko. Kial tiu alvoko restis senefika? Jen demando, kiun mi ne povas esplori, tial ke mi tro severe prijuĝu la politikon kaj taktikon de la nunaj gvidantoj de