Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
EPILOGE…
De ekstere – De supre[1]

Kiel la legantoj sendube jam scias per iu komuniko de la Direkcio, post kelkaj monatoj la gvidado de SAT devas transiri en aliajn manojn. Nun mi sentas min preskaŭ tute senŝarĝita je respondeco kaj povas do jam kvazaŭ de ekstere, de supre rigardi la aferojn. Ĉe tia pozicio, en tia spiritostato oni povas plej bone observi kaj senpasie prijuĝi.

Dum la lastaj tri jaroj nia komuna entrepreno estis tre forte skuata de detruaj ventoj el partieca fanatiko, el stulta miskompreno, metitaj en la servon de senskrupula intrigo. Al tiuj detruaj fortoj aldoniĝas la terura ekonomia krizo, kiu senlaborigas tre multajn el la plej sindonaj SAT-anoj. Kaj malgraŭ ĉio, nia Asocio eltenis; ĝi restas firma kaj alten flirtigas sian standardon, sur kiu restas skribite:

Esperanton en la servon de l’ Proletaro!

Samlingvanoj ignoru inter si la landlimojn!

For la dogmojn!

Lojalon al ĉiuj klasbatalaj tendencoj!

Dum dek tri jaroj tiuj devizoj gvidsignis al ni la vojon. Kun trankvila animo ekrigardante hodiaŭ malantaŭen, mi gardas la konvinkon, ke ne ekzistas por nia laborista esperanta movado pli taŭgaj gvidiloj por antaŭenmarŝi al la celo.

Verdire la vojo estas multe pli longa ol komence mi supozis kun la entuziasmo de nove bakita esperantisto. En la jaroj 1919-20, vidante kiom malvigla estas la neŭtrala movado, kiom religiaĉe ĝi aspektas en la okuloj de klaskonsciaj laboristoj, mi opiniis, ke suficos fari klaran apartigon for de la neŭtraluloj, por ke en la revoluciaj

  1. "Sennaciulo" de 12.1.1933