Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rondoj nia movado estu favore konsiderata kaj ke post kelkaj jaroj la laboristaj organizoj prenu sur sin la propagandon kaj instruadon de la lingvo kaj poste uzadu ĝin praktike. Tiu mia konvinko estis plifirmigata de la fakto, ke en aprilo 1920 disvastiĝis la famo, ke la Soveta Respubliko alprenis esperanton kaj decidis lernigi ĝin en ĉiuj lernejoj. Ĉe tia ekscio la fama pacista verkisto Romen Rolan skribis interalie jenon:

"…La decido, kiun alprenis la Soveta Registaro… estas historia okazintaĵo, kies konsekvencoj estas grandegaj: ĝi estos bonfarinta por la Homaro pli ol ĉiuj teoriaj diskutoj aŭ partiaj disputoj, en kiuj absorbiĝas la aktiveco de la okcidenta soclalismo".

Ĉu do sen troa fantaziemo ne estis eble tiam opinii, ke baldaŭ nia mirinde racia kaj facila lingvo estos grandskale metata en la servon de l’ tutmonda revolucio? Por venki oni devas utiligi ĉiujn armilojn kaj esperanto estas ja unu el ili, same kiel aeroplanoj kaj radio-aparatoj…

Post kelka tempo oni bedaŭrinde eksciis, ke la informo fakte estas tute senbaza. Tamen estis ankoraŭ permesite havi la esperon, ke finfine Komintern esploros la aferon kaj alprenos decidon favore al iu internacia lingvo. Cetere studkomisiono estis tiucele starigita okaze de ĝia II-a Kongreso. Sed la tuta afero estis nur rezulto de blufemaj idistoj, kiuj per tiu rimedo sukcesis dum kelka tempo trompi komunistajn partiojn el kelkaj landoj.

Post diversaj tiaj negativaj spertoj, faritaj ĉe partioj aŭ ĉe influhavaj personoj, mi baldaŭ alvenis al la konkludo, ke nia movado povas kreski nur malrapide kaj venki per la solaj fortoj de la esperantistoj mem. Tiom mi jam diris en la jaro 1922 en artikolo kun la titolo: "En la lumo de la sperto" aperinta en la malnova Sennacieca Revuo.

Ĉu post dek jaroj la situacio multe aliiĝis? Ĉu oni povas esperi, ke baldaŭ nia lingvo estos alprenata kaj uzata grandskale de la laboristaj organizoj? Ĉu la Soveta Registaro priatentas nun esperanton en siaj kvinjaraj planoj? Al ĉiuj tiuj demandoj oni povas nur nee