Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

neniam nia lingvo fariĝos ĉies posedaĵo, mi tamen nenial bedaŭrus esti dediĉinta al ĝi tempon kaj energion kaj daŭrigus la batalon. Plej alcelinde estas penadi por senĉese plilarĝigi sian horizonton. Esperanto jam nun donas tiun eblon. Krome la Zamenhofa artefaritaĵo fariĝis mia hejma lingvo, kaj la konstato, ke ĝi kvazaŭ fremdigas la francan lingvon en mia menso, estas por mi tute aparta, tre neordinara plezuro, kiun mi bedaŭrus ne ĝuadi.

Volante de nun esti nur simpla soldato en nia SAT-ana armeo, mi tamen sentas min pli forte ligita al ĝi ol iam ajn antaŭe kaj restas ĉiam preta bataladi por ties sukceso. Sed en ĉi tiu kvazaŭa "cigna kanto" mi deziras konvinki la junajn batalantojn pri tio, ke la fincelo devas esti nur flanka afero en iliaj zorgoj kaj esperoj. Insiste mi rediras: vi trovu en la agado mem, en la uzado mem de la lingvo la ĉefajn instigilojn por antaŭenmarŝi.

Se mi ne timus miskompreniĝon, volonte mi proponus, ke sur nian standardon oni skribu novan frazon, nome "Ni estu unue esperantistoj, SAT-anoj".

En mia penso tio signifas, ke oni ne povas esti konsekvenca anarkisto, komunisto, socialisto, ne celante detrui la lingvajn barojn, kiuj apartigas, fremdigas la homojn. Paroladi pri tutmonda unuiĝo de la laboristaro kaj obstine ignoradi esperanton, tio estas ĉu stulto, ĉu malsincero, ĉu kaŝa aŭ nekonscia ekspluatemo. Esti en SAT unue esperantisto, tio ne signifas, ke en sia partio, en sia sindikato oni ne devas esti ankaŭ tie unue partiano, unue sindikatano. Tio nur signifas, ke por akceptigi esperanton al niaj organizoj ni devas esti unuigitaj, kaj nia unueco povas esti garantiata nur se en la esperantaj rondoj ni vole bridas niajn personajn politikajn konvinkojn. Se tion estus kompreninta la granda nombro da K-doj, kiuj aliĝis al SAT ekde ĝia fondiĝo, ĉi tiu 400-a n-ro povus esti eldonita 20 000-ekzemplere. Ni meditadu pri tiu fakto, se ni sincere deziras sukcese almiliti la laboristajn organizojn, por trudi al ili esperanton…

Sed, kiam oni prikonsideras la situacion, en kiu nuntempe baraktas la homaro, eble estus pli saĝe gratuli al si, ke