Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

plej vivkapabla sin montris la projekto konata sub la nomo "lingvo esperanto". Ni ne devas tamen malakcepti utiligon ankaŭ de aliaj internaciaj lingvoj, se ilia disvastigiteco faras tiun utiligon ebla…"

Mi dezirus pli amplekse citi, se la loko permesus; sed mi opinias, ke la ĉi—supraj citoj sufiĉas por konvinki la legantojn, ke nia afero en Sovetio estas tute miskomprenata kaj ne troviĝas en tre favora situacio. Ni tute ne povas esperi, ke baldaŭ Komintern solvos la lingvan problemon laŭ niaj ĉiamaj postuloj. En la tuta tezaro oni vane serĉus iun eldiron, kiu povus esperigi, ke post pli malpli longa tempo esperanto fariĝos la oficiala lingvo ĉe la internaciaj Kongresoj de Kominten kaj por la publikiĝo de dokumentoj kun tutmonda intereso.

Ni sekve devas daŭrigi la batalon kaj tiucele ni bezonas ĉiujn niajn unuigitajn fortojn. Pli firme ol iam ajn ni konvinkiĝu, ke la venko venos nur de malsupre kaj per la faroj de la esperantistoj mem.

Ĉe la konstato, ke longa, tre longa estas la vojo ĝis la fincelo, eble kelkaj Kdoj perdos la emon daŭrigi la iradon. Al tiuj malkuraĝemuloj mi diru: "Ne la celo estas la ĉefa afero, sed la antaŭeniro al ĝi. En la irado mem, en la batalo mem ni devas trovi la necesan instigilon por daŭrigi." Okaze de ĉi tiu 400—a n-ro permesu al mi fari konfeson. Dum dek-tri jaroj mi batalis por nia komuna afero; ĉe la komenco mi havis iluziojn; hodiaŭ ili estas for; la celo ne ŝajnas al mi atingebla dum mia pli ol duone forvivita vivo; survoje mi ricevis mokojn, malicajn kritikojn kaj eĉ insultojn; tamen neniel mi bedaŭras mian ekiron. Male, mi forgesas ĉion tiurilate — kaj ĝojas ĉe la penso, ke la insultintoj devis almenaŭ uzi esperanton por eldiri siajn malicaĵojn. Insultado forigas fremdon. Tio estas tre grava!.. Pripensu tion, Gek-doj. Fremdo estas pli malbona eco ol malestimo. Fremdo estas nerenversebla baro sen komuna lingvo, dum malestimo povas iafoje esti kaŭzata de kalumnio aŭ miskompreno kaj sekve foriĝas tuj kiam malaperas la kaŭzo. Fremdon forigas esperanto kaj tio estas netaksebla merito. Eĉ se mi havus nun la certon, ke