Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Epiloge[1]

Lastatempe mi ricevis relative multajn leterojn de K-doj, kiuj diras sian bedaŭron kaj eĉ ĉagrenon pro mia decido forlasi la gvidadon de SAT. Kelkiuj insistas, por ke mi ne persistu en mia decido. Nature tiuj simpatiesprimoj ne lasas min indiferenta kaj mi dankas pro ili; sed nenio povus kontraŭpezi mian deziron tute liberiĝi el respondeca posteno.

Jam de kelkaj jaroj mi sentas min kvazaŭ katenita per la penso, ke senĝena, tute senrezerva esprimo de miaj ideoj povus eble malutili al nia organizo. Kvankam mi neniam celis, nek eĉ deziris, ke mia persona kompreno pri diversaj soci-politikaj aferoj fariĝu la oficiala vidpunkto en SAT, tamen la sperto montris, ke ekzistas la emo ĉe multaj personoj konsideri miajn dirojn kiel ion oficialan. Tia stato estas bedaŭrinda, sed praktike neŝanĝebla aliel ol per demeto de ĉia respondeco en la gvidado de nia Asocio.

Oni do ne kredu, ke mia decido rezultas de ia subita kaprico; fakto estas, ke jam delonge mi intencis forlasi la gvidpostenon. Sed kompreneble tion mi ne farus, kiam ardis la batalo, kiu devis decidi, ĉu SAT restos aŭ ne la organizo, kia ĝi estas ekde sia fondiĝo. Ili grave eraris, tiuj blufuloj, kiuj opiniis, ke sufiĉos superŝutadi min per kritikoj, riproĉoj kaj eĉ insultoj, por ke mi lasu ilin libere fari el nia sendependa Asocio filion de politika partio.

Inter tiuj skismigintoj, kelkaj sendube estis sinceraj. Mi memoras, kun kia entuziasmo ili kriis sian kredon pri proksima forfalo de la kapitalismo, pri la certo, ke ilia partio baldaŭ kaptos en la manojn la regpotencon. En iliaj okuloj sufiĉis dubeti pri tio, por esti rigardata kiel

  1. "Sennaciulo" de 25.3.1933.