Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kontraŭrevoluciulo, kiel socialfaŝisto. Ho ve! jam du-tri jaroj forpasis kaj kion ni vidas? En la sola lando, kie la kompartio konsistigis amasmovadon, la alsalto-taĉmentoj de Hitler povas preskaŭ sen ia kontraŭstaro okupi urb- kaj sindikat-domojn. Flago kun svastika insigno (hoko-kruco) flirtas sur la Libkneĥta Domo en Berlino… Kaj ĉe la horizonto nenia ruĝarmeo vidiĝas, venanta por defendi la komunistojn. Plorindaj konstatoj! Kaj kiom mi dezirus male konfesi, ke mia skeptiko estis senbaza! Estas ja dolore pravi en tiaj cirkonstancoj… Kiu do ne vidas klare hodiaŭ, ke la laboristaj esperantistoj pli ol iuj aliaj havas intereson ne utiligi nian lingvon por agiteca propagando, se ili volas trafe servi la esperantan aferon?

Ĉiam mi batalis, por ke nia peresperanta entrepreno ne havu politikan programon, ne difinu al si politikajn taskojn, sed povu tamen per sia inform- kaj eduklaboro esti utila al ĉiuj laboristaj organizoj; mi ja konsiderus kiel ian perfidon, se SAT konsentus servi nur al unu partio – kia ajn ĝi estas. Nia movado retrovis sian spiritan ekvilibron; ĝi havas antaŭ si rektan vojon kaj ne ekzistas nun granda danĝero, ke ĝi deflankiĝu, sekve de malhonestaj aŭ fanatikulaj artifikoj.

Movado devas ekzisti sen kuratoroj kaj vole nevole ĝis nun la fondintoj de SAT ludis tian rolon. Ĝi eble estis necesa en la komenca tempo, sed mi opinias, ke nun ĝia pluigo povus eĉ esti malbona. Estas necese, ke aliaj manoj ekprenu la direktilon. Tial mia nekontraŭstarebla deziro demeti ĉiun oficialan rolon, ne povas domaĝi al nia komuna entrepreno.

Kompreneble la fakto, ke mi ne plu tenos la direktilon, neniel signifas miaflanke seninteresiĝon pri la gvidado. Mi ja restas SAT-ano kaj estas la devo de ĉiu interesiĝi pri la vivo kaj stato de sia organizo.

Nun sentante min preskaŭ liberigita de respondeco, mi emas ĵeti ekrigardon malantaŭen por ĉerpi instruojn el la faritaj spertoj. Proze mi intencas kanti mian "cignan kanton", se la legantoj permesos, t.e. se ilin ne tedos tiu mia projekto. Ĉar por plenumi tiun taskon