Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

restas ankoraŭ kelkaj monatoj, mi do povos ere liveri miajn pensojn kaj en tioma kvanto, en tia formo, ke al neniu ili donos kapdoloron. Verŝajne mi ankoraŭ herezumos, eble eĉ pli ol kutime, tial ke mi jam sentas pli libera mian plumon. Ĉiu do bonvolu ne forgesi, ke mia nura celo estas instigi la leganton al memstara pensado. Nenial mi deziras, ke miaj ideoj estu sen kritiko akceptataj; male oni rilatu al ili kritike, antaŭ ol ilin akcepti aŭ rifuzi.

Kompreneble du plus du estas kvar. La plej profunda cerbumado pri tio ne povas alkonduki al alia konkludo. Sed tia konstato neniel signifas, ke veroj devas esti krede akceptataj. Per kredeca akcepto ili perdas sian efikon: ili fariĝas kvazaŭ senkarnaj mumioj, kiujn diversspecaj religiuloj respektas, adoras en luksaj, senutilaj maŭzoleoj…

Sufiĉa prologo, ĉu ne? al mia epiloga babilado. Ĝis la!…

E.L.
*       *
*