Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

– Ni tamen ne venus ĝeni vin nur por sciigi tion, se en la interkonsento farita ne estus ankaŭ tre grava decido pri esperanto, intermetis Fermal.

– Kompreneble, akcentis Maraŝ, prezentante al mi paperfolion kun peto, ke mi bonvolu mem konatiĝi per propraj okuloj kun la eksterordinare grava teksto, kiu fakte signifas la definitivan venkon de esperanto en la laboristaj rondoj.

Preninte en la manojn la folion, kun streĉa atento kaj granda surprizo mi legis jenon:

"… Kiel plia signo, ke la interkonsento farita inter ambaŭ organizoj (II-a kaj III-a Intemacioj) signifas radikalan ŝanĝon en ilia ĝisnuna politiko kaj taktiko, estas decidite fari ĉiujn necesajn aranĝojn, por ke la internacia lingvo esperanto fariĝu kiom eble plej baldaŭ la oficiala lingvo por ĉiuj internaciaj rilatoj. Tiu decido estas motivigita per la sekvaj konsideroj:

"1) La finfina emanĉipiĝo de l’ proletaro povas okazi nur mondskale; konsekvence necesas, ke la laboristoj el ĉiuj landoj estu pli kaj pli intime interligitaj kaj sentu sin solidaraj. 2) Bedaŭrinde la malsamlingveco tre malhelpas, ke la simplaj laboristoj sentu kaj spertu solidaron. 3) Tia stato plie estas unu el la kaŭzoj de la facilo, laŭ kiu demagogoj kiel Musolini kaj Hitler povas utiligi la naciemon de la popolamasoj por trompi kaj sklavigi ilin. 4) La naciismo ja estas unu el la plej intensaj kaj danĝeraj ideofortoj kaj pasioj, kiuj impulsas la homojn; sekve ĉiu taŭga rimedo por kontraŭbatali la naciemon devas esti aplikata kaj esperanto nekontraŭdireble estas unu el tiaj rimedoj.

"Por efektivigi tiun nian decidon, jenaj praktikaj aranĝoj estu senprokraste farataj: a) Entrepreni en la gazetaro viglan kaj daŭran propagandon por esperanto; b) ektrakti kun la laboristaj esperantaj organizoj, por ke ties membroj helpu nin en la efektivigo de nia decido; c) rekruti ĉiujn spertajn kaj sufiĉe klerajn esperantistojn por komisii al ili la tradukadon en esperanton de ĉiuj gravaj verkoj kaj dokumentoj necesaj por la klerigado kaj informado de la tutmonda laboristaro; d) aperigi komence