monatan kaj iom poste dusemajnan gravan revuon en esperanto; e) postuli, ke post unu jaro neniu nova funkciulo aŭ oficisto povos esti akceptata, se li ne scipovas esperanton; f) en la landoj, kie la regado jam estas en la manoj de reprezentantoj de l’ proletaro, tie esperanto estu devige instruata en la lernejoj…"
– Mi apenaŭ povis kredi je miaj okuloj kaj suspekteme rigardis al Maraŝ kaj Fermal: "ĉu tio ne estas mistifiko", mi pensis. Sendube Fermal vidis mian suspekton kaj li eldiris:
– Ni komprenas vian miregon, K-do Lanti, sed tiu teksto estas tute aŭtentika kaj morgaŭ vi povos legi ĝin en la partiaj gazetoj. Cetere por montri al vi, kiagrade aliiĝis la spiritostato de la gvidantoj, eksciu, ke jam Trocki estas survoje al Moskvo, kie de nun li kunlaboros bonkamarade kun Stalin. Simile okazas en Sovetio rilate al malliberigitaj anarkistoj kaj menŝevikoj.
Aliparte en la 30-paĝa raporto el kiu ni kopiis la tekston, kiun vi ĵus legis, estas deklaroj tre signifoplenaj pri la nova sinteno de la komunistaj kaj socialistaj gvidantoj. Ambaŭ konfesas tute malkaŝe kaj sincere, ke ili faris en la pasinto multajn erarojn kaj ne taksis je ĝusta valoro plurajn faktorojn, kiuj tamen ludas grandan rolon en la evoluo de l’ socioj. La kreskanta minaco de l’ fasismo finfine saĝigis niajn gvidantojn kaj tial ili decidis ĉesigi la fratbatalon…
.........................
Mi frotis al mi la okulojn kaj mirigite konstatis, ke estas tute mallume en mia ĉambro. Kio do okazis? Ĉu mi sonĝis? Kie estas Fermal kaj Maraŝ? Malaperintaj!…
Ne povas esti dubo: mi faris belan, tre belan sonĝon…