Laŭ mia promeso ĉi tiuj epilogaj diroj ne devas esti enuaj kaj kaprompaj. Mi kutimas plenumi promesojn, libere faritajn, sed ĉu estas eble paroli pri marksismo, ne devigante la leganton dormige cerbumi? Eble jes. Almenaŭ mi provos. Bonvolu aŭskulti jenan anekdoton:
Antaŭ dektri jaroj, ĉe la fondo de SAT en Prago, mi havis la okazon konatiĝi kaj interparoli kun K-do, kiu jam de longe estas profesoro pri marksismo. Dum nia interparolo li demandis:
– Ĉu vi konas persone la aŭtoron de tiu serio da artikoloj, aperintaj en "Esperantista Laboristo" kun la titolo: "For la Neŭtralismon!" kaj subskribitaj "Sennaciulo"?
Aplombe mi respondis, ke ne. Kaj por trankviligi mian konsciencon, mi diris al mi: nur saĝuloj ja konas sin mem.
– Almenaŭ mi estas certa, ke li estas marksisto, aldiris mia interparolanto.
Verdire, kiam mi aŭdis tiujn vortojn, mia surprizo estis granda. Tiutempe mi eble jam ne estis leginta eĉ "La Komunistan Manifeston". Ĝis tiam la socipolitikaj aŭtoroj, kun kies verkoj mi konatiĝis, estis Bakunin, Kropotkin, Reklu, Grav k.a. anarkistaj teoriuloj. Forpasis relative multaj jaroj. La tutan verkaron de Marks mi funde ne studis; tamen el ĝi kaj pri ĝi mi legis multon. Malgraŭ tio mi ne kuraĝus diri, ke mi estas marksisto. Tion mi tute
ne scias kaj eĉ ne deziras scii. Starigante soci-politikan demandon, neniam mi ekhavas la penson traserĉi en la verkoj de Marks por trovi respondon. Mi havas la konvinkon, ke neniu el la plej kompetentaj komentistoj de Marks povas prave havi la pretendon scii, kiuj estus la pensoj, la sinteno de ilia majstro antaŭ nuntempaj problemoj.
- ↑ "Sennaciulo" de 25.5.1933.