Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sendube estas interese scii precize, kiel okazas la ekspluatprocezo de la kapitalo super la laboro. Tion montris Marks tre klare. Sed tia scio ŝajnas al mi nur flanka afero. Koni la kaŭzojn de malsano ne ĉiam sufiĉas por resanigi pacienton. Doni bonan recepton povas esti tute vana afero, se la malsanulo ne scias, ne povas aŭ ne emas apliki ĝin. La persona, sugesta influo de kuracisto povas iafoje pli efiki ol medikamento. En la vivo de l’ socioj psikologiaj faktoroj, senpezaj fortoj ankaŭ ludas gravan rolon. Eĉ en ĥemia komponaĵo katalizaj fenomenoj estas necesaj por ĝin modifi. Ĉu Marks, kaj ĉefe la t.n. marksistoj, taksas sufiĉe alte tiajn faktorojn? Mi emas kredi, ke ne. La klarigoj, kiujn ekzemple ili donas prl la lastatempaj okazintaĵoj en Germanio, ŝajnas al mi tute ne sufiĉaj, ne konvinkaj.

En la antaŭparolo al "Naciismo" mi parolis pri la forto de ideoj kaj la Hitlera movado tre bone pravigas kaj ilustras tiun vidpunkton. En Germanio la socialisma ideo jam forte penetris en la mensojn de l’ proletaro; sed la naciismo restis tamen tre forta, tial ke neniu partio penadis ĝisradike detrui tiun ideon per laŭcelaj rimedoj. Sufiĉis do al lerta demagogo kunigi tiujn du ideojn (naciismo kaj socialismo) por starigi movadon, kiu donis al li la regadon super la lando.

Sed ne estas mia intenco pritrakti nun tiun temon. Mi celas nur altiri denove la atenton de la SAT-anoj al tio, ke estas ĉiam danĝere akcepti iun ajn teorion, doktrinon senkomprene, blinde, fide al ĝiaj komentistoj. Tia akcepto signas ĉe la ano religieman spiritostaton. Kiam homoj sin demandas unue, ĉu ĉi tio aŭ tio konformas aŭ ne kun iu doktrino, anstataŭ senantaŭjuĝe esplori la realaĵon, la krudajn faktojn, tio estas signo de spirita malviglo kaj kondukas neeviteble al starigo de nova religio kun novaj pastro-komentistoj. Ekzemple, kiam sovetiaj teoriemuloj komencis cerbumi por doni marksisman pravigon pri la ekzisto de esp-o, estas nekredeble, kiom da sensencaĵoj ili eldiris, kiom da ridindaj skolastikaĵoj ili elpensis…