Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

anonime esprimitaj. Sed mi timas neniun dementon, asertante, ke ili estas de E. Drezen, kiu iniciatis kaj gvidis la tutan skisman entreprenon en nia movado.

Ni do notu bone en la memoron, ke jam en la jaro 1929 ekzistis sekreta organizo celanta: 1) Trudi al SAT taskojn, kiujn ĝi neniam havis antaŭe; 2) tiucele kapti ĝian gvidadon; 3) en okazo de malsukceso fari skismon. Se la spaco permesus, mi povus liveri pri tio multajn aliajn pruvojn, ĉerpitajn el la 9 n-roj de "Kunligilo", kiujn mi posedas kaj konservas por plene informi eventuale personojn, kiuj havas en tio intereson.

II.

La dua principo, kiu ĉiam havis la unuaniman aprobon en ĉiuj niaj kongresoj, estas eldirita en la gvidrezolucio, voĉdonita ĉe la fondkongreso de SAT en Praha:

"Konsiderante: a) ke la ĉefa tasko de nia Asocio povas neniel esti politika, ĉar jam ekzistas klasbatalaj organizoj; b) ke samkiel antaŭ 20 aŭ 50 jaroj estis nepre necese, ke ĉiuj praktikantoj de esp-o – ĉu pastroj, ĉu anarkistoj, ĉu policanoj – ariĝu por montri per faktoj, ke artefarita lingvo povas esti uzata en la praktiko, estas nun necese, ke ĉiuj esp-istoj, anoj de diversaj klasbatalaj organizoj, ariĝu en unu solan Asocion por montri al la proletaro, per imponaj faktoj, kiom utilega estas esp-o por la batalo kontraŭ la kapitalisma sistemo."

Kiaj estu tiuj "imponaj faktoj", kiuj konvinku la proletaron pri la utilego de esp-o? Ili povas esti nur jenaj: kongresoj, ampleksaj kaj ofte aperantaj gazetoj, abunda kaj valora literaturo, informaparato liveranta sciigojn al lab. nacilingvaj gazetoj, praktikaj servoj inter la esp-istoj.

Ĉion tion provis plenumi SAT kaj kelkrilate ĝi sukcesis: okazis ja ĉiujare impona kongreso kaj "S-ulo" estis antaŭ la skismo 12-paĝa, semajna, kaj publikigis la materialon de informaparato en la rubriko: "Esperanta Servo".