III.
La tria principo estas, ke por la prosperigo al nia movado, ĝi devas esti dufaka: 1) poresp-a (LEA-oj); 2) peresp-a (SAT) kaj ke mondlingvanoj nenial devas organiziĝi internacie, sed sennaciece.
Kiam oni vidas, ke la naciismo venke antaŭeniras ĉie en la mondo; kiam oni ĉagrene konstatas, ke unu post la alia naciaj sekcioj de diversaj Internacioj fiaskas en sia laboro kaj malaperas antaŭ la faŝismo, ŝajnas al mi tute superflue argumentadi por montri la pravon de tiu lasta principo…
*
Tiuj tri principoj estas tute klare eldiritaj en la Statuto de SAT, kiu estis referendume akceptata de grandega plimulto. Tamen okazis skismo. Ĉu pro maltaŭgeco de la Statuto? Ĉu pro malobeo al ĝi? La faktoj parolu: Kiel ni vidis, nia Asocio ne havas politikajn taskojn kaj ĉiuj tendencoj povas esti en ĝi reprezentataj. Kontraste, en la Statuto de IPE ni trovas:
"… b), unuigas, organizas kaj gvidas ĉiujn proletajn esperanto-organizojn kaj esperantistojn sur bazo de la revolucia klasbatalo, de la dialektika materialismo, de proleta internaciismo."
Kion signifas tio? Tio signifas tute klare, ke la anarkistoj, sindikatistoj, ISK-anoj k.a. kiuj ne riverencas senrezerve antaŭ la dialektika materialismo, ne povas havi lokon en IPE. Kaj en la gvidrezolucio, akceptita ĉe la fondkongreso de la skisma organizo, oni legas interalie jenon:
"7. IPE plej akre plu batalos kiel kontraŭ oportunisma sennaciismo, tiel ankaŭ kontraŭ la reformisma ideologio de la socialdemokratio, subtenantaj la imperialismajn rabadojn kaj militojn, kiuj plenumas la taskon deteni la laboristojn de klasbatalo kaj malhelpi la efektiviĝon de la ruĝa unueca fronto."
Nu, ankaŭ sennaciistoj kaj socialdemokratoj devas stari ekster IPE.