Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sed iu povus argumenti jene: la grandega plimulto de la organizitaj laboristoj akceptas la dialektikan materialismon kaj pro tio nur ĝi povas konsistigi la larĝan konstruan bazon por nia movado. Feliĉe tia sofismo estas okulfrape videbla. La sperto ja instruas, ke la anoj de tiu marksisma doktrino eĉ ne konsentas inter si pri ĝia apliko. Ekzistas diversaj skoloj, kiuj pretendas pli bone unuj ol la aliaj kompreni kaj instrui tiun teorion. Sufiĉas mencii la nomojn de Kaŭcki, de Stalin, de Trocki por ke oni tuj konsentu pri mia diro. Kaj lastatempe, la eksprezidanto de Komintern, Zinovjev, estis sendata en malliberejon por tie lerni dum 10 jaroj la ĝustan komprenon pri apliko de marksismaj principoj.

Ekrigardante super la historion de la lab. movado, oni ekvidas, ke en ĝi estis senĉesa dissplitiĝo, rekuniĝo, denove skismiĝo ktp. Sekve, se oni volas sincere kaj prudente difini la principojn, kiuj ebligu al ĉiuj lab. esp-istoj senescepte kuniĝi en saman organizon kaj tie daŭre kunlabori, la unua kondiĉo estas rifuzi kiel oficialan, iun ajn apartan vidpunkton de iu ajn el la nun ekzistantaj organizoj. Tial ke nia movado ne povas, kaj sekve ne devas, ludi politikan rolon, plenumi pure politikajn taskojn, estus ja tute malsaĝe trudi al ĝi iun ajn soci-politikan programon.

Kiuj parolas pri unueco kaj pli malpli kaŝe pretendas trudi la vidpunkton de sia propra partio, tiuj ne parolas sincere, se ili estas inteligentaj. Se ili estas sinceraj, fanatiko blindigas ilin. Ambaŭkaze tiaj predikantoj pri unueco estas neniel atentindaj…

*       *
*

El tiu rapida ekzameno super la problemo vidiĝas klare, ke la principoj, laŭ kiuj fondiĝis SAT, antaŭ 14 jaroj, estas la sole ĝustaj kaj ke la skismo, okazinta en nia movado, rezultas de tio, ke tiujn principojn forgesis, malatentis aŭ konscie malobeis parto el niaj Gek-doj. Pri la konscia malobeo, pri la decida intenco rompi nian unuecon, ni cetere trovas pruvon, cinike konfesitan, en