Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas klientoj de pulkejoj, marŝas nudpiede aŭ kun sandalaĉoj, kiuj kovras nur parte la piedojn kaj ebligas, ke oni vidu la amasiĝintan malpuraĵon, kiu, kun la tempo, akiris aspekton de io normala, natura.

Tiuj portistoj estas ĉiuj indjoj aŭ mestizoj. En iu historio pri la konkero super la lando fare de hispanoj, mi legis, ke ĝis tiam ĉevaloj, azenoj, muloj k.a. ŝarĝbestoj estis nekonataj en la Azteka Imperio. Homoj portis ĉion surdorse aŭ surŝultre. Jarcentoj forpasis; ĉevaloj, azenoj, muloj, bovoj ekzistas grandnombre en Meksikio; la kristanismo anstataŭis la idolanan religion, sed malgraŭ tio homoj estas ankoraŭ utiligataj kiel ŝarĝbestoj…

Hominoj ĝenerale ne surmetas ĉapelon, kio ŝajnas al mi tre laŭdinda, ili portas ŝalon sur la ŝultroj kaj dorso kaj iafoje, en preĝejo ekz-e, ili kovras per ĝi sian kapon. Tiu ŝalo servas ankaŭ por porti surdorse aŭ ĉeflanke infaneton. Granda nombro da virinoj ne nur iras sen kapvesto, sed marŝas ankaŭ nudpiede.

Ĉe la kamparo tiaj nudpiedinoj estas la plimultnombraj. Granda parto el la loĝantoj ne havas litojn hejme t.e. en siaj kabanaĉoj; ili dormas sur mato kaj sin kovras per ĉifonoj.

La spektaklo videbla surstrate en kelkaj kvartaloj estas io nepriskribebla. Ĉiupaŝe oni tie kolizias kun vendisto, kies varoj (nemalofte nur kelkaj fruktoj) sterniĝas sur la trotuaro. La preterpasantoj senĉese devas atenti, por ne meti la piedojn sur vendotaĵojn. En la centro de la urbo oni estas senĉese tedata de loteribiletvendistoj aŭ de ŝupurigistoj; ili ja svarmas en kelkaj lokoj kiel kuloj en marĉo.

Sed tiu drinkema kaj ĉifonvestita popolo estas la plej pia, kiun mi iam vidis. Multnombraj estas la preĝejoj kaj kiam homulo preterpasas iun el li, la kapveston li demetas. Eĉ ebriuloj tion faras. En la didomoj (katolikaj) oni povas vidi gepiulojn, kiuj kisas la nepuran plankon kaj trenas sin surgenue de la ĉefpordo ĝis la ĉefaltaro kun brulanta kandelego ĉemane. La vendo de kandelegoj estas tiel same prospera negoco ĉi tie, kiel tiu de pulkeo. Estas evidente, ke tiuj piuloj estas sinceraj.

Notinda ŝajnas al mi la fakto, ke ĉefe la Sankta Virgino estas ĉi tie kultobjekto. Preskaŭ en ĉiuj preĝejoj Ŝi venke konkuras kun sia filo, rilate la nombron de altaroj, statuoj kaj pentraĵoj…

Kontraste al la bone prizorgataj preĝejoj, la stato de la ŝtataj lernejoj estas vere mizera kaj apenaŭ kredebla: