Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pordoj kaj fenestroj difektitaj, vitrajoj rompitaj, ĉio kaduka, malpura kaj senorda. Eĉ en Ĉilio, kie la vivnivelo de l’ popolo estas proksimume la sama kiel ĉi tie, mi ne vidis tiel mizerajn lernejojn. Kaj nunjare ĵurnaloj raportis, ke en la Federa Distrikto, t.e. unu el la 28 "ŝtatoj" aŭ distriktoj de Meksikio, mankis loko en lernejoj por 50 000 lernantoj! Kioma estas la nombro por la tuta lando? mi nun ne scias.

*

Oni bonvolu ne kredi, ke la tuta ĉefurbo de Meksikio havas la aspekton, kiun mi skizis. Estas agrablaj kvartaloj, kie la stratoj estas pavimitaj kaj pulketrinkejoj nevideblaj. Tamen, eĉ en tiuj burĝaj restadejoj oni povas vidi rubon en la stratoj dum la tuta tago.

En burĝaj kvartaloj troviĝas privataj lernejoj mastrumataj de fremduloj: angloj, francoj, germanoj, usonanoj k.a. Tiuj fremduloj eĉ havas sian tombejon apartan, kiun ĉi tie oni nomas "panteon". La termino "cementerio" (tombejo) estas kredeble tro vulgara por paradema popolo, kiu tro ofte estas kontentigata per belsonaj paroloj trompaj. Eble la ĉi tieuloj kredas, ke ili diiĝos postmorte kaj pro tio bezonas diejon.

Bedaŭrinde ne ankoraŭ ekzistas en Meksikio esperantista "panteon" kaj tial mi ne deziras resti en tiu lando ĝis mia morto…

Ĉinoj konsentas esti entombigitaj nur en sia lando, kaj sekve la kadavro de tiuj, kiuj mortis eksterlande, estas transportata al Ĉinio. Pro tio ne ekzistas ĉi tie "panteon" por ĉinoj. Ili tamen estas multnombraj kaj eĉ monopoligis la mastrumadon super la mezklasaj restoracioj.

Kio ankaŭ altiris mian atenton en la komenca tempo de mia ĉeesto en Meksikio, tio estas la senĉesa maĉado de multaj personoj.

Mi eĉ emis kredi, ke ili apartenas al iu raso el remaĉuloj. Oni ja povas ĉi tie vidi virojn kaj inojn, kiuj senĉese movas la suban makzelon kaj maĉas, maĉadas, mi ne scias kion, kaj ŝajne nenion englutas. Eble estas pro tio, ke la ĉi tieuloj havas sanajn dentojn.

Sed tiu ŝatinda dentostato havas bedaŭrindan konsekvencon ĉe policistoj kaj ŝtatoficistoj: ili ĉiuj mordas. La "mordida" (mordo) estas iu tre karakteriza moro en Meksikio. Klarigo necesas: la mordo de policisto, ekz-e, signifas, ke donacante al li monon, oni povas tute mal-