Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

atenti la leĝon. La mordado estas tiel bona negoco, ke lastatempe ĵurnaloj raportis pri falsaj policistoj, kiuj mordis. Tiu nelojala konkurenco kompreneble ne povis daŭri longe.

*

Ofte mi legas en gazetoj, ke en 1910 la meksikia popolo faris revolucion kaj konkeris liberon. Mi ne scias kian; eble temas pri la libero ĵeti ĉian rubon surstraten, fumadi en tramoj kaj busoj kaj bruadi tage kaj nokte. Aŭ ĉu temas pri la libero por laboristoj manifestacii surstrate, organizi festotagojn honore al la armeo kaj ĉiaokaze kriadi: Vivu Meksikio!?

La Unuan de majo, la sindikatanoj havas la liberon manifestacii, sed ne por foresti la manifestacion. Kiu forestas, tiu ricevas monpunon je tritaga salajro. La laboristaj gvidistoj formas la embrion de nova klaso; ili enspezas duoble pli ol metiisto, kvaroble pli ol simpla laboristo kaj certe dekoble pli ol la bestsimilaj portistoj pri kiuj mi parolis. Tiuj gvidistoj ne ebriigas sin per pulkeo, sed per biero, vino kaj brando.

(…) Antaŭ unu jarcento Usono konkeris grandegan parton de Meksikio, kaj tie la vivnivelo de l’ popolo estas konsiderinde pli alta ol en la nekonkerita, sendependa, suverena, libera ktp. parto. Tial, se mi estus Meksikia laboristo, mi dezirus, ke Usono denove invadu la landon kaj tute konkeru ĝin. Sed certe mi ne havus la liberon diri tion publike al miaj samsortanoj…

Ĝis nun mi ne havis la oportunon vivi surkampare en Meksikio, sed dum vojaĝoj tra la lando mi povis ekvidi la loĝejojn de kamparanoj; ili ĝenerale estas kabanaĉoj ne eĉ komparindaj al staloj el multaj landoj.

*

Turisto, kiun interesas nur pitoreskaĵoj, pentrus tute alian bildon. Veturante en la ĉefurbo aŭtomobile, li eĉ ne vidus la spektaklojn, kiuj ĉiutage naŭzas min. Li sendube rakontus pri la kolosaj piramidoj el Teotihuakan kaj el Ĉolula, kiujn mi ankaŭ vizitis, kaj kiuj atestas pri la grado de kulturo de la Aztekoj, antaŭ la hispana konkero; li dirus sian emocion antaŭ la belaj pejzaĝoj, antaŭ la mirindaj sunmalleviĝoj tropikaj ktp. Sed mi ne povas deteni min esti ĉefe interesata pri la vivo de miaj samgentanoj.

Antaŭ ol meti la finan punkton al ĉi tiu skribo, konvenas diri, ke la meksikia popolo estas artema. Bonstataj viroj,