Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiuj ankoraŭ vestas sin per nacia kostumo, aspektas tre pitoreskaj kun sia diversforme kaj plurkolore dekorita ĉapelo, kies ĉirkaŭrandoj larĝe elstaras, kun sia ĵaketo ankaŭ brile dekorita, kun siaj pantalonoj, alĝustigitaj al la formo de l’ gamboj, kaj kiuj ankaŭ havas dekorojn. Sed tiuj bildoj nur de tempo al tempo prezentiĝas al mi, dum ĉiutage miaj okuloj vidas ĉifonulojn, mia nazo flaras malbonodorojn kaj miaj oreloj aŭdas kriaĉojn el la drinkejoj.

("Sennaciulo", septembro 1946)


KIEL NASKIĜIS KAJ DISVOLVIĜIS LA FAŜISMO?

El diversaj fontoj mi eksciis, ke eĉ inter esp-istoj troviĝas uloj, kiuj malamegas senescepte ĉiujn germanojn; sekve, eĉ siajn "samideanojn" el Germanio. Evidente tiaj malamantoj ne kapablas kompreni, kial la demagogaj naci-socialistoj sukcesis influi la menson de la plimulto el la germanoj.

Unue, konvenas ne malatenti la fakton, ke la iniciatinto de l' faŝismo ne estis la aŭstro Hitler, sed la italo Musolini. Kaj kial li sukcesis akiri la regadon en Italio?

Por ĝuste respondi tiun demandon, necesas memori, ke en la unua mondmilito Italio – kaj Japanio – estis alianciĝinta kun Britio, Francio ktp. Sed en la packontraktoj ĝiaj petoj estis grandparte malatentataj, kaj pro tio okazis granda elreviĝo ĉe la itala popolo.

Ne eblas en ĉi tiu artikoleto mencii la petojn de la itala registaro tiama. Sed sufiĉas scii, kaj ne forgesi, ke Italio estas superloĝata lando, malriĉa je naturaj krudaĵoj. Oni prezentu al si, ke 45 milionoj da italoj devas vivi sur areo je 312 000 kvadrataj kilometroj. Aliflanke, nemalatentenda estas la fakto, ke en multaj ne dense loĝataj landoj estas starigitaj limigoj al la enmigrado. Tial Musolini havis tre bonan grundon por sia agitado.

Nu, Germanio same estas superloĝata: tie 70 milionoj da homoj disponas malpli grandan teritorion ol la 42 milionoj da francoj.

Similan konstaton oni povas fari pri Japanio kaj el tio nepre deduktiĝas, ke tiuj 3 superloĝataj landoj pli bezonas koloniojn ol Britio, Francio kaj Usono. Kiam senantaŭjuĝe oni frontas al tiuj faktoj, tiam klare aperas unu el la ĉefaj kaŭzoj de la naskiĝo kaj elvolviĝo de la nigra, bruna kaj