Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

flava faŝismoj. Kaj mi estas firme konvinkita, ke se ekzistus en la t.n. landoj demokrataj similaj kondiĉoj, tie ankaŭ aperus demagogoj el la speco de Musolini kaj Hitler, kiuj sukcesus akiri la regadon.

Estas mensoge aserti, ke la germana, itala kaj japana popoloj pli militemas ol aliaj. La Historio male pruvas, ke dum la lastaj jarcentoj la nacioj, kiuj plej ofte militis estis Britio kaj Francio.

– Sed Belgio kaj Nederlando estas ankaŭ superloĝataj landoj kaj tamen tie ne ekregis faŝistoj…

– Jes, sed la unua landeto posedas en Afriko kolonion je 2 385 120 kv. kilometroj, kaj la dua, koloniojn je 1 900 000 kv. km en Oriento…

Kaj kiam oni prezentas al si, ekz-e, ke tuta kontinento, kiel Aŭstralio, havas nur 8 milionojn da loĝantoj, tiam oni povas facile kompreni, ke tia nenormala stato, kompare al Eŭropo, Ĉinio kaj Japanio, entenas militĝermojn.

Neniam regos daŭra paco sur nia planedo ĝis ties naturaj riĉaĵoj estos dispone al ĉiuj teranoj senescepte; alivorte, ĝis ekzistos mondmastrumado, t.e. sennacieca mondo.

Povas esti, ke eĉ inter la SAT-anoj estas kelkaj, kiuj malamas la germanojn. Se ili troviĝas en Holando, ekzemple al tiuj mi diras: "ĉu do vi ne scias, ke same indonezoj malamas la holandanojn?"

Almenaŭ, koncerne min, se iam mi havos denove la okazon kontakti kun malnovaj SAT-anoj el Germanio, estas tute certe, ke tiam kun granda ĝojo kaj forta emocio mi premegos al ili la manojn…

E. LANTI
("Sennaciulo", septembro 1946)


LETERO DE K-DO LANTI
Meksiko, la 13-10-1945

Karaj Gek-doj (Banje kaj Ge-Glodo)

Kiel vi povis sperti plurfoje, mi estas pli grumblema ol gratulema. Tamen, leginte viajn informojn pri SAT, nun mi vere sentas la deziron gratuli vin pro via fervoro kaj persisto, – kaj grumblas al mi mem, tial ke mi estis malpli fervorema kaj laborema ol vi. Sed eble vi min indulgos, eksciante, ke jam de preskaŭ kvin jaroj mi estas ekzilita el… Esperantio. Ĉi tie ja ne ekzistas esp-a vivo, malgraŭ