Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tio, ke en Meksiko estas proksimume 20 esp-istoj. Sed neniam ili kunvenas. Kaj mi menciu al vi fakton apenaŭ kredeblan: jam de kelkaj monatoj mi loĝas en la domo de S-ano Amaja, la eldonanto de Renovigo, kaj tamen mi tre malofte vidas lin kaj plejofte niaj interrilatoj estas skribaj. Nur kun K-do Jozefo Serano mi regule rilatas unufojon ĉiusemajne. De tempo al tempo mi ankaŭ renkontas S-anojn Azorin kaj Mangada, kiujn vi certe konas, almenaŭ nome. Sed tiaj renkontiĝoj neniel povas forigi ĉe mi la penson pri viaj kunvenoj kun multaj ĉeestantoj en la Laborborso Parisa. Kaj se mi aldiras, ke jam delonge mi ne plu havas sciigojn pri miaj korespondantoj el Germanio, Japanio, Sovetio kaj kelkaj aliaj landoj, vi certe komprenos, kial mi havas fortan senton de ekziliteco kaj nepriskribeblan malamon al ĉio nacieca, tial ke la ekzisto de nacioj estas io nenormala en epoko, kiam oni povas ĉirkaŭveturi nian planedon en unu semajno…

Sed eble preferindas, ke mi konigu al vi mian nunan opinion pri la esp-a afero. Tuj mi konfesas al vi, ke kelkfoje okazis, ke mi demandis min: "Ĉu vere ci pravis, kiam, post la unua mondmilito, kiu jam devis esti la lasta per starigo de iu Ligo de Nacioj, ci kriis: "For la Neŭtralismon"?". Tiam mi naive pensis, ke la internaciistaj medioj konsistigas la plej fekundan grundon, kie povos abunde kreski la semoj de "internacia" lingvo. Logike ja tiel devus esti. Sed pli poste, sekve de miaj observoj kaj konstatoj, mi komprenis, ke, ĝenerale, la politikuloj kaj la sindikataj gvidistoj, konscie ĉe kelkaj el la plej lertaj kaj ruzaj, nekonscie ĉe la plimultoj ne deziras, ke la simplaj anoj de iliaj organizoj havu rektan, senperan kontakton kun siaj samsortanoj eksterlandaj. La internaciaj kongresoj de la laboristaj organizoj iel similas la konferencojn de diversnaciaj registoj kaj diplomatoj. Kaj en la buĝeto de la laboristaj organizoj estas facile disponi monon por salajri tradukistojn.

Same naive la neŭtraluloj sin turnis al la Ligo de Nacioj, por sukcesigi la esp-an aferon. Ni ĉiuj devas konvinkiĝi, ke esp-o venkos nur per la esp-istoj mem aŭ neniam venkos…

Kaj nun ni supozu, ke nia lingvo jam venkis, t.e. ke ĝin uzas la ambasadoroj, konsuloj kaj similaj parazitoj tra la tuta mondo. Ĉu tio signifus la emancipiĝon de l’ proletaro? Faktoj respondu mem tiun demandon. En ĉi tiu kontinento estas 19 nacioj "suverenaj", "sendependaj", "liberaj" kaj ĉefe ĉifonulriĉaj – kun komuna lingvo, la hispana. Samlingveco sekve tute ne sufiĉas, por ke la popoloj unuiĝu,