Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kunfandiĝu kaj starigu justan sociordon per forigo de ĉia paraziteco. El tio sekvas, ke la propagando por esp-o je neŭtrala, pure lingva vidpunkto estas ĉe proletoj misuzo de tempo kaj energio. Tial hodiaŭ, kiel antaŭ 25 jaroj, mi povus rekrii: "For la Neŭtralismon!".

Kaj nun mi starigas jenajn demandojn: 1) kial esp-o ne ankoraŭ venkis post 58 jaroj de propagando? – 2) kial ĝi ne mortis, kiel volapuk? Post longa cerbumado plurfoja mi respondas ilin jene: a) artefarita lingvo konsistigas ian revolucion en la lingvistiko; ĝia propagando kolizias kun la rutino, tradicio kaj eĉ kun la intereso de relative multaj personoj; b) esp-o ne mortis, tial ke ĝia aŭtoro ligis al ĝi specialan ideologion. Nu, malgraŭ la admiro, kiun mi havas por Zamenhof, tamen mi devas konfesi, ke la laborista klaso ne povas trovi en lia homaranismo solvon al la sociaj problemoj. Sekve, la esp-istoj laboristaj devas trovi alian ligilon idean.

Nu, ju pli mi cerbumas pri la demando, des pli mi konvinkiĝas, ke la internaciismo estas konservativa ideologio; mi eĉ emas diri reakcia, tial ke fakte ĝi estas tia, kiam la internaciistoj partoprenas kun la naciistoj batalojn kontraŭ la imperialismon. Necesas je ne malatenti la fakton, ke multaj el la nun ekzistantaj nacioj rezultas de imperialisma politiko. Prudon ja demonstris, ke Francio, ekz-e, konsistas el 12 naciecoj. Aliparte, estus facile pruvi per diplomataj dokumentoj, ke nacietoj, kiel Belgio, Luksemburgo, Nederlando, Danio, Litovio, Latvio, Estonio k.a. ekzistas aŭ ekzistis nur tial ke ili ludas rolon de ia bufro protekta al Britio.

Tiaokaze mi ne povas preterlasi la oportunon diri, ke ne mankas bonaj argumentoj, por pruvi, ke tiu lando portas la plej grandan respondecon en la okazigo de la lastdata militego. La britaj registoj timis, ke Francio fariĝu tro potenca sur la kontinento kaj tial permesis, ke, malgraŭ la Versaja kontrakto, Germanio rearmiĝu. Kaj por tiu celo Britio, kaj eĉ Usono, pruntedonis monon al Hitler…

La internaciismo, kiel ĝi nun estas praktikata de politikuloj, nur signifas iun artifikon por kontentigi kaj ekvilibrigi ilian regavidon reciprokan. Klarigcele mi citu hispanan popoldiron: "Preferindas esti kapo de muso ol vosto de leono". Kaj mi menciu konkretan ekz-on. Lastatempe la nova ambasadoro de Nikaragvio en Meksikio prezentis sian oficialigan leteron al la prezidanto de ĉi tiu lando. Okaze de tiu ceremonio ĵurnaloj publikigis la portreton de la du politikuloj kun flataj paroloj. Nu, kvankam