Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi ne vizitis Nikaragvion, tamen mi havis plurfoje la okazon ĉi tie legi pri la vivkondiĉoj de l’ popolo en kiu 700 000-homa nacieto "suverena", "libera", "glora" ktp.: ili estas treege mizeraj. Kaj tamen antaŭ 14 jaroj, ĉiuj laŭdegis la batalon de generalo Sandino, por atingi, ke Nikaragvio estu plene suverena lando.

Hodiaŭ mi estas pli firme konvinkita ol kiam mi verkis la Manifeston de la Sennaciistoj, ke la agitado por la suvereneco nacia estas trompo al la popolo, estas artifiko de regaviduloj. Nia maksimo estu KLAS- kaj ne nacibatalo! Kaj paca povas esti klasbatalo. Se la laboristoj de iu industrio strikus en la tuta mondo, ties mastroj devus cedi. Ni batalu por starigo de justa sociordo, kaj tiel estos nur kiam simpla kamparano povos ĝui la saman vivnivelon, kiel metiisto en urbo; kaj kiam enurba metiisto simpla ricevos la saman salajron, kiel inĝeniero. Tiam la diferenco de vivmaniero inter la homoj ne plu rezultos de iliaj enspezoj, sed de iliaj gustoj, emoj. Kompreneble neniam artisto organizos sian vivon, kiel faras, ekz-e, boksisto…

Ŝajne mi forgesis, ke mi skribas leteron kaj ne ĉapitron de tezo. Vi min indulgu, karaj Gek-doj! Sed vi certe komprenos, ke mia disertemo nuna ĉefe pruvas, ke mi konscias pri la respondeco, kiun vi elportas pro via SAT-gvidado. Mi deziras, ke vi komprenu, ke esp-o per si mem ne estas grava afero. Kio vere gravas, tio estas ĝia uzado. Se la sennacieca lingvo estus uzata nur por naciecaj, negocistaj kaj turistaj celoj, mi tiam certe dizertus el Esperantio.

En la vivo praktika pli utilas la scio de kelkaj frazoj ordinaraj el la lingvo parolata en la lando, kie oni troviĝas, ol funda scio de esp-o. Kaj la lernado de tiaj frazoj ne postulas tre longan tempon. Eĉ en Japanio mi fine povis iomete komprenigi min ĉe poŝtejo, restoracio kaj hotelo.

Kvankam tiu ĉi letero estas eble jam tro longa, mi tamen ne volas meti la finan punkton antaŭ ol diri, ke en Esperantio jam delonge troviĝas iaj politikuloj. Per tiu mia diro mi nun ĉefe aludas al la stariĝo de I.E.L. Konvinkita mi estas, ke la ekzisto de internacieca organizo signas etan simptomon de la malsano, kiu periode sangigas kaj suferigas la homaron. Tro longe mi devus skribi, por ke vi povu tute ĝuste kompreni mian penson. Nur mi diru, ke dum iuj el miaj ekskursoj al Citero, antaŭ 26-27 jaroj, mi havis la okazon halti en la strato Kliŝi, kie sidis la Esp-a Centra Oficejo kaj tiam povis observi, ke la sennacieca organizo fondita de la memorinda kaj honorinda H. Hodler