Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

(mi aludas al U.E.A.) estis tie rigardata envie. Por iuj politikulecaj esp-istoj tute ne gravas ĉu la anoj de la asocio, kiun ili prezidas aŭ avidas prezidi, estas efektivaj espistoj. Por tiauloj ilia ĉefa celo estas havi kiom eble plej da kotizpagantoj…

Tion mi diris, por ke vi neniam, nenial cedu, rilate al la nepra neceso konservi la sennaciecan strukturon de la Asocio, kiun vi nun gvidas. Kaj vi bonvolu ne konkludi el tiu mia diro, ke nia sennacieca organizo devas fariĝi sennaciista. Tute ne! Miaopinie, la sennaciisteco povas kaj devas rezulti nur de daŭra praktikado de esp-o en sennacieca kadro. Aliel la akcepto de la sennaciismo estus ĉe multaj SAT-anoj nur iu nova kredo. Kaj la Statuto de nia Asocio krias: For la dogmoj!

Vi scias, ke temperamente mi estas pesimista kaj ĉiam iom miras, kiam io bona sukcesas. Nu, en la epoko atombomba, kiun ni eniras, pesimisto povus starigi bone argumentitan tezon laŭ kiu la homaro pereos pro nekapablo adaptiĝi al kondiĉoj, kiujn ĝi mem kreis. La ekzisto de nacioj en nia epoko estas io absurda, arkaika. La racio postulas mondmastrumadon, malaperon de landlimoj. Aliel la tria mondmilito povus signifi la malaperon de nia planedo. Tio cetere ne gravus… al mi!

Sed optimisto ankaŭ povus argumenti, ke nova mondmilito ne okazos, tial ke la regnestroj, ministroj, ambasadoroj ks. ne plu havos la ŝancon, kiel ĝis nun, eviti la morton…

E. LANTI
("La Kosmopolito", marto 1946)


LETERO DE HEREZULO
Meksiko, 5-5-1946

Estimataj Gek-doj!

En la letero mia, kiun vi publikigis, mi rakontis, ke ĉi tie neniam la esp-istoj kunvenas. Nu, mi devas nun raporti, ke lastatempe ili kunvenis kaj mi mem intence forestis. Tiu kunveno okazis en tombejo, ĉe la enterigo de S-ano Julio Mangada. Jam delonge mi konigis mian opinion pri la malracieca kulto al kadavroj kaj sekve ne bezonas klarigi al vi la tialon de mia foresto. Sed konvenas, ke vi sciu, ke mi vizitis la hejmon de la mortinto la du lastajn tagojn de lia vivo. Tiam li estis jam senkonscia kaj mi do ne povis