Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

esprimi al li mian estimon kaj mian deziron, ke li resaniĝu.

Mi scias, ke kelkaj k-doj iom miris ĉe la ekscio, ke mi amikiĝis kun "generalo". Nu, ili pli bone komprenus la aferon, se ili scius, ke tiu amikiĝo estiĝis ĉe renkontiĝo en kunveno de kvakeroj. Kiel vi scias, mi estas scivolema pri ĉiuj ideologioj kaj sekve interesis min kontakti kiun homoj, kiuj rifuzas uzi armilojn kaj konsideras ĉian ajn militon fratmortiga.

Ĉe kvakeraj kunsidoj oni silentas, enpensiĝas, ĝis iu el la ĉeestantoj spertas dian inspiron, kaj tiam ekparolas. Bedaŭrinde – aŭ feliĉe – neniam Dio – supozante, ke Ĝi ekzistas – favoris min per inspiro; kaj per la aŭdado kaj observado de "Die inspiritaj" parolantoj, mi akiris la konvinkon, ke tiam temas pri sugestiĝo. Tial mi ne povis konvertiĝi al la kvakerismo kaj jam de longe ne plu rilatas kun la ĉi tieaj kvakeroj, ĉefe pro tio, ke ili ne interesiĝas pri esp-o; sekve ilia menso restas saturita je nacieco, kiun mi abomenas…

Sed pli notinda estas la fakto, ke longdaŭra partopreno al la esp-a movado kaŭzis, ke maljuna militisto konvertiĝis al la kvakerismo, aŭ almenaŭ simpatiis al ĝi. Estas plia pruvo, ke… Hitler pravis!

Kredeble mi diris sufiĉe, por ke la "mirigitaj" K-doj povu ĝuste kompreni tiun strangan amikiĝon inter ĝismedola sennaciulo kaj generalo. Kaj ili krome devas scii, ke ĉiam mi sentis la saman malsimpation por marŝalo Peten, kiu lakeis al Hitler kiel por generalo Degool, kiu lakeis al Ĉerĉil kaj al Rusvelt.

Tamen mi havus motivon, por senti malpli da simpatio por la unua militisto ol por la dua. Kiam Peten regis en Francio, tiam mi povis per mia emerita salajro vivi etburĝe en Ĉilio kaj Meksikio, kie la vivnivelo de l’ popolo estas tre malalta. Sed kiam lin anstataŭis Degool, tiam mi fariĝis proleto ĉi tie. Kaj, parenteze, kiel klarigi la fakton, ke de kiam en Francio regas komunistoj kaj socialistoj, de tiam mi estas mizerulo, kiu ne ankoraŭ malsatis ĝis nun, nur dank’al la monhelpo de S-anoj el Usono kaj Brazilio?…

Sed, kredeble, preferindas, ke vi sciu, ke sincere mi kondolencas al la familianoj de "generalo" Mangada, kaj ke nun mi devas klopodi por varbi ties anstataŭanton por kunlaborado al nia Plena Vortaro Ilustrita. Al S-ano Mangada mi ja estis komisiinta la trakton pri vortoj, kiuj rilatas al ĉi tiu kontinento kaj kiuj mankas en la elĉerpita