Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/112

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

eldono de P.V. Nia verko ja devas havi tutmondecan karakteron kaj ne ĉefe eŭropecan.

Antaŭ ol meti la finan punkton al ĉi tiu letero, mi ne povas deteni min diri, ke la K-doj, kiujn mirigis mia amikeco por kvakerismema generalo, verŝajne ne malpli miros, kiam ili ekscios, ke jam de kelka tempo mi simpatias al la strategio de marŝalo Stalin. Sovetio ja povas esti kvazaŭ ponto inter Oriento kaj Okcidento. Kaj se la t.n. ruĝa armeo sukcesus unuigi Eŭropon, tiam mi vere ĝojus. Kompreneble, mi preferus, ke tiu unuiĝo okazu laŭ sennaciisma metodo paca; sed se ĝi povas okazi nur imperialisme, tiam neniel mi volus kontraŭi al tiu procedo. Kaj mi aplaŭdus la likvidiĝon de ĉiuj tronoj. Al mi estas io nekomprenebla, ke en Britio, ekz-e, daŭre estas tolerata la gereĝa paraziteco, kiam regas tie la laborpartio…

("Sennaciulo", novembro 1946)
E. LANTI
 


LETERO AL K-DO G. VARINGJEN
Meksiko, 14-5-1946

Kara Amiko,

Jam de unu semajno mi ricevis vian leteron de la 28-4 kaj nur nun mi havas sufiĉe da tempo kaj energio, por ĝin mallonge respondi. Mi ja volus fari longan, detalan pledon pri la afero propranoma. Sed nun mi ne povas, kaj eble ne utilus. Nur mi starigu jenan demandon: ĉu decas, ke en verko enhavonta parton pri esperantigitaj nomoj propraj, ties kovrilo estu makulita per naciaĵo? Kaj vere stranga, miriga, al mi estas via diro ke "neniu franca leganto… retrovos mian nomon sub Varingjen". Ĉu do la P.V.I estos libro por francoj? Ne! milfoje ne, ĝi ne devas esti tia; ĝi devas taŭgi por ĉiuj esperantianoj. Kaj ne ĉiuj scius, kiel elparoli la nomon "Waringhien". Kompreneble, se vi preferas, ke en Esperantio via nomo estu GVARDIHEJMO, nu, neniel mi kontraŭdirus al tio. En Francio, inter francoj, mia nomo estas ADAM, sed en Esperantio ĝi estas LANTI.

Via vidpunkto pri propraj nomoj signas al mi klare, ke vi estas ankoraŭ saturita je nacieco. Sed mi ne rajtas tro forte indigni, tial ke mi mem, dum kelkaj jaroj, subskribis "Lanty".

En 1937 (S-ulo dec. n°) mi jam skribis: "Respekto al la nacia formo de sia propra nomo, tio estas signo pri konscia aŭ nekonscia naciismo. Propra nomo ja pensigas pri familio, kio estis la unua formo de patrio, pri regiono,