Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lando, tradicio kaj ĉio cetera, kio premŝvebas super la popoloj kaj konsistigas la spiritan atmosferon, kiu ebligas militojn…". La artikolo, en kiu troviĝas tiu cito, estas subskribita NARAZU MONO (japane: vagulo, sentaŭgulo) kaj havas kiel titolon: "Ne ankoraŭ ekzistas mondlingvo."

Jes ja, bedaŭrinde tiel estas kaj la L.K. kaj Akademio baraktas en kontraŭdiroj kaj sofismaj argumentoj koncerne la demandon pri propraj nomoj, tial ke ties anoj estas, konscie aŭ ne, ĉiuj naciistoj. En via letero al mi, aperinta en S.R. (junio 1939) vi ĝentile rimarkigis, ke mi estas senkompetenta en lingvaj aferoj kaj devus silenti tiurilate. Eble vi pravas en tiu opinio pri mi. Sed restas la fakto, ke mi estas ĝismedola esp-isto, kiu ne povas toleri, ekz-e, spertojn, kiel jenajn. Foje oni demandis min pri K-do "Boubou", elparolante bo-u-bo-u kaj mi respondis, ke lin mi ne konas. Tial en Esperantio la franco "Boubou" devas fariĝi BUBU, por ebligi interkompreniĝon. Alifoje mi estis prezentata al iu anglalingvano sub la nomo de la franco Adam, kaj tiam tiu angla s-ano demandis min: "Kiel sanas s-ano "Lente"?". Lin mi ne konas, mi respondis, ne pensante, ke temas pri mi mem t.e. LANTI. El tiuj spertoj kaj multaj aliaj similaj mi akiris la firman konvinkon, ke la propraj nomoj devas esti esperantigataj, simile, kiel ili estas naciigataj. Ekz-e, franco scias, kiu urbo estas "Aix-la-Chapelle", hispano, kiu estas "Aquisgran", germano, kiu estas "Aachen", kaj same la esp-istoj havu nomon por tiu urbo: ĝi estu "Aĥen". Tiom longe, kiom ne tiel estos, tiom longe ni blufe parolos pri ekzisto de mondlingvo; kaj tiom longe okazos similaj neinterkompreniĝoj, kiel tiuj, kiujn mi menciis. En Esperantio, la esp-istoj ĉiam parolu esp-e, t.e. prononcu la nomojn, kiel ili estas skribitaj. La grafismo kaj la fonetismo plene harmoniu en nia lingvo.

Per spertado mi akiris tiun konvinkon, same kiel antaŭe mi konvinkiĝis, ke perfekta interkompreniĝo per esp-o povas okazi nur se ties uzantoj lernas la signifon de la vortoj en la sama libro. Tial mi iniciatis la eldonon de P.V. kaj tiucele devis, dum almenaŭ ses monatoj, plede argumentadi kun Groĵan-Mopen, kiu komence opiniis la aferon utopieca, almenaŭ antaŭtempa kaj fiaskonta… Tamen la sperto pruvis, ke la senkompetenta, analfabeta, sendiploma ktp. Lanti tiurilate pravis en sia argumentado kontraŭ la Profesoro, Akademiano ktp. G.M. kun kiu, hontinde! mi devis paroli franclingve…