Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Viaj citoj el la verkaro de Devjatnin ne kontraŭdiras mian vidpunkton. Mi ne vivas en nuboj. Kvankam mi estas pli ol iam ajn antaŭe sennaciisto, tamen mi, ho ve! bone scias pri la ekzisto de nacioj, sekve, pri la neceso de pasporto, se mi volas migri ĉirkaŭ nia planedo. Mi scias, ke ne ekzistas multaj poŝtistoj esp-istaj kaj pro tio, bedaŭrinde, necesas uzi naciajn nomojn sur leterkovertoj ktp. Tial mi projektas, ke apud la esperantigotaj nomoj troviĝu per tute etaj literoj la nacia ortografio de tiuj nomoj. Kaj mi neniel intencas rezigni mian procedon uzi ludkubeton por decidi pri dubaj kazoj. Kaj mi ne havas la iluzion, ke nia Vortaro povos esti 2 OOO-paĝa, kiel la "Petit Larousse", kaj enhavi mapojn ktp. Sed mi celas montri la vojon, kiun devus laŭiri la esp-lstoj; mi volas liveri regulojn kiuj ĉesigos la kaoson nun reganta rilate la proprajn nomojn.

En iu letero Banje raportis al mi, ke vi kaj li estas embarasataj pri la demando, kiun kvalifon aldoni al mia nomo. Sed neniam mi petis, ke mia nomo aperu, kiel kunaŭtoro de nia Vortaro. Nur mi diris al li, ke, konsidere mian mizeran situacion nunan, estus racie, ke mi ricevu honorarion. Se G.M. ankoraŭ vivus, li povus atesti, ke en la unua eldono de P.V. mia kunlaborado eble pli valoris ol tiu de Grenkamp. Tamen li enspezis honorarion kaj ne mi. Kaj tio pensigas min nun, ke la difinoj pri BOLŜEVISMO kaj FAŜISMO estas miaj. Multaj aliaj ankaŭ estas miaj. Nu, sufiĉe pri tio. Prefere mi diru, ke senhezite mi konsentas, ke la parto 3-a de la difino pri bolŝevismo estu forstrekata. Pri faŝismo mi opinias, ke la tuta difino devas esti aliigata. Ne urĝas nun kaj mi do proponos al vi pli poste novan tekston. Tre trafa ekz-o, kiu pruvas, ke ne ĉiuj vortoj konservas ĉiam la originan signifon…

Verdire, nun mi ne scias, kion respondi al via demando pri la radikoj Zamenhofaj. Almenaŭ mi tuj povas diri, ke ĉiuj vortoj troviĝantaj, ekz-e, en La Biblio devas ankaŭ esti en P.V.I. Sur mia ekz-o de P.V. mi notis plurajn el la mankantaj. Mi povos sendi al vi ties liston, se vi jam ne ricevis de alia s-ano.

Ĉio, kio simpligas, raciigas, havas mian aprobon. Tion mi jam diris al Azorin. Sed lin mi ankaŭ atentigis pri obstakloj kontraŭ kiuj la racia simpligo povas kolizii. Ekzemple, ĉu vi proponos, ke la oficiala vorto MATEMATIKO kun la nuna signifo je scienco… aliiĝu en MATEMATIKIO? Kaj ĉi-okaze mi rimarkas, ke en P.V. mankas la vorto MATEMATIKISTO, kiu fariĝus MATEMATIKO, analoge