Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al BIOLOGO-BIOLOGIO, FIZIOLOGO-FIZIOLOGIO ktp… Ĉu tia aliigo ne vokus la indignon de la rabenecaj esp-istoj? Mi kredas, ke jes. Kaj tio starigas alian demandon: ĉu nia verko, en la nuna stato de la esp-a movado, havas ŝancon renversi la obstaklojn, kiujn mi aludis? Eble vi mem povus pli bone ol mi respondi tiun demandon. Almenaŭ, mi konsilas, ke antaŭ ol findecidi, ni akiru la konsenton de kiom eble plej da aŭtoritataj fakuloj.

Jam delonge mi mem uzas la formon ANARKISTO kaj ne "anarkiisto", tial ke la iiumado tiklas malagrable mian aŭdorganon. Pro la sama motivo mi diras ALIEL kaj ne "aliiel", kiel kelkaj s-anoj nederlandaj. Kaj nun mi demandas: se oni decidas alpreni la sencon, kiun vi proponas, tiam oni devas logike diri: ANARKIO-ANARKO. Kun K-do Azorin, kiun mi renkontas ĉiudusemajne, mi jam havis la okazon iomete pridiskuti similajn demandojn kaj ĉiam konklude mi diris: Ni faru ĉion eblan, por ke nia verko estu, kiom eble plej racieca. Sed ni ankaŭ ne malatentu la obstaklojn de la tradicio, aŭtoritato de Zamenhof ktp…

Antaŭ kelka tempo mi ricevis leteron de NEERGAAR; nun li estas survoje al Usono, kie li restos dum 8 monatoj. Mi ĝojas, ke li fariĝis kunlaboranto.

Mi havas ankoraŭ multon por diri, sed ĉi tiu letero fariĝis jam pli longa ol mi projektis. Kaj nun mi rimarkas, ke mi ne rebatis unu el viaj diroj pri neceso de nacieca ortografio de propraj nomoj. Laŭ via argumentado, la nomo ADAM ekz-e ne ebligas, ke oni distingu en la franca lingvo la unuan viron, de Dio – aŭ de Diablo – kreita, je Adam, franca skulptisto, je Adam, angla arkitekto, je Adam muzika komponisto, je Adam verkisto, je Adam verkistino ktp…

Kara amiko Gvardihejmo, mi konsilas, ke vi ne malatentu vian subkonscian naciecon…

E. Lanti