Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/116

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
BUDAISMO
Nuraj Ideoj

1. Ĉio originas en la menso. Same kiel magiisto lerte aperigas ion ajn, tiel same ĉi tiu mondo el iluzio originas en nia menso. Homoj rigardas super ĝi kaj rimarkas ĝiajn aper- kaj malaperojn, kaj ili kredas tion reala kaj nomas ĝin vivo kaj morto. Tio estas, ke ĉio estas mensfarita kaj ne havas signifon ekster la menso.

Oni povas prezenti al si la homan menson funkcianta sur tri malsamaj niveloj de kono. Sur la plej malalta nivelo ĝi estas distinga menso; sur tiu nivelo ĝi havas la kapablon vidi, aŭdi, gusti, flari, tusi, kombini siajn sentumajn konceptojn, ilin distingi, kaj iliajn rilatojn pripensi. Sur pli alta nivelo ĝi estas intelekto; tie ĝi havas la kapablon fari enajn alĝustigojn, necesaj por harmoniigi la reagojn de la distinga menso kaj rilatigi ilin inter si kaj al iu tuta mi-koncepto. Sur la plej alta nivelo ĝi estas la Universala Menso. Kiel tia, ĝi estas pura, trankvila, senkondiĉa, en sia vera esenca naturo, sed pro ĝia rilato kun la pli malaltaj mensoj ĝi fariĝas la enmagazenigo de iliaj reagoj kaj estas per ili malpurigata.

*

2. La homa menso distingas sin mem de la aĵoj, kiuj ŝajnas esti ekster ĝi mem, ne komprenante, ke ĝi unue kreis ilin. Tiel ĉiam okazis kaj la iluzio firme fiksiĝis en la menso kaj eĉ aliĝis al la aĵoj mem. Pro tiu distingo inter la memo kaj la ne-memo la menso ekkonsideris sin kiel mi-personecon kaj ligiĝis al ĝi, kiel estulo iom malsama kaj pli daŭra ol la aĵoj de l’ mondo. Tiele, la homoj maturiĝas en la nescio pri la fakto, ke distingo kaj pendo de mempersoneco estas nur aktivoj de la universala menso.

La Universala Menso, dum ĝi restas pura kaj trankvila kaj senkondiĉa en sia mem-naturo, estas la fonto de ĉia mensa procezo kaj estas, tiel, la fundamento por la aliaj du mensoj kaj retenas en si mem ĉiujn iliajn spertojn. La Menso, tial, simile al akvofalo, neniam estas malaktiva. Ĝuste kiel kvieta oceano subite fariĝas ia tumulto el ondoj pro la okaziĝo de ia ventego, simile la oceano de la Menso fariĝas ekscitata per la ŝtormoj el iluzio kaj la ventoj de la karmo[1]. Kaj ĝuste kiel la oceano denove kvietiĝas,

  1. Ago kaj ties laŭa rezulto.