Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/117

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiam forpasis la ŝtormo, simile la Oceano de la Menso retrovas sian naturan trankvilon, kiam la ventoj el karmo kaj iluzio kvietiĝis.

*

3. La korpo kaj ĝia medio estas samaj produktoj de iu menso, sed observitaj per homaj okuloj ili ŝajnas esti malsamaj kaj ili estas klasigitaj kiel "observanto" kaj "observataĵo".

Sed, ĉar nenio en la mondo ekzistas ekster la menso, tie ne povas esti esenca diferenco inter subjekto kaj objekto. La mi-memo kaj la ideo pri posedo ne havas veran ekziston. Temas nur pri tre malnova kutimo el erara pensado, kiu kaŭzis, ke la homoj perceptas kaj distingas diversajn aspektojn de l’ mondo, dum reale ekzistas nur unu. Ĉiuj objektoj, ĉiuj vortoj, ĉiuj faktoj en la mondo, ĉi tiu korpo, ĉi tiu trezoro, ĉi tiu loĝejo, estas ĉiuj ŝajnoj, kiuj ekaperis pro la iluziiĝoj, kiuj estas esencaj en iliaj propraj procedoj mensaj.

Se la homoj povus aliigi siajn vidpunktojn, povus detrui tiujn ĝisnunajn penskutimojn, povus liberigi sian menson el la deziroj kaj malsaĝigoj de la egoismo, tiam la saĝo de la vera elkleriĝo estus ebla. Se ili povus mem ekkompreni, ke ĉio estas nur aperigoj de ilia propra menso, se ili povus malebligi, ke ilia menso estu konfuzata per ŝajnoj kaj trompata per bildoj, tiam estus eble, ke ili akiru veran elkleriĝon. La elkleriĝo predikita de Budao estas la vera elkleriĝo. Ĝi okazas kaj povas nur okazi, kiam la menso estas senigita je ĉia malpuro kaj liberigita el ĉiuj malvirtaj ideoj rilatantaj la memon kaj ĝian medion.

*

4. Tial la iluzia mondo kaj la mondo de elkleriĝo estas el la sama menso. La penado teni la menson senigita je distingaj ideoj, tiel ke ĝi povu ĝuste kompreni la veran naturon de elkleriĝo, por tiuj ĉiuj okazoj estas ĝustaj kaj ĉiuj lokoj estas en la Pura Lando de Budao.

Reale ĉiuj Buda-landoj estas destinitaj por esti feliĉigaj al la homoj, ĉar la homaj mensoj kaj la Buda-landoj estas ĉiuj el la sama naturo. Ĝi estas kiel domo konstruita sur bona fundamento. Kie ajn vivas homoj, tie estas la Pura Lando de Budao. Sed la Lando de Budao devas esti elkons-