Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/118

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

truita per puraj mensoj. Ĝi devas esti la animo el kompato kaj amo, ĝi devas observi la regulojn, ĝi devas esti pacienca kaj humila, ĝi devas esti fervora kaj persista, ĝi devas esti trankvila kaj serena, ĝi devas esti la animo el saĝo, same kiel la animo el kompato, la animo, kiu fervore uzas saĝajn kaj bonfarajn rimedojn kaj metodojn por konduki ĉiujn homojn al elkleriĝo.

*

5. Se la homoj volas fari ian Buda-landon el ĉi tiu mondo ili devas unue purigi sian propran menson. Se la mensoj estas puraj, la medioj estos puraj. Se la medioj estas senmakulaj kaj la mensoj puraj, ĉi tiu mondo estos domo por Budao. Tiam iu volos demandi, kial ĉi tiu mondo estas tiel plenigita per malpuraĵoj?

Blindulo ne povas vidi la sunon nek la lunon, sed tio ne estas motivo, por ke li neu la ekziston de la suno kaj de la luno. Kiam homoj havas malpuran menson, tiam ili estas blindaj rilate la veran naturon de la aferoj; ili ne povas vidi la puron, kiu ĉirkaŭas ilin ĉie en ĉi tiu mondo. Kiuj havas puran kaj diafanan menson, en tiuj estas okulo el saĝo, per kiu ili kapablas koni, eĉ en ĉi tiu mondo, la Puran Landon de Budao.

El "The Teaching of Buddha" (The Buddhist Bible) tradukis

E. Ŭatisnem

kiu tiras la atenton de la legontoj al la de li substrekita frazo en la parto 3-a. Se ili konsentos kun tiu aserto, ties logika konkludo estas, ke ĉi tiu traduko estas nur ŝajno kaj sekve nekritikebla.