Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/119

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
MI FARIĜAS IMPERIALISMEMA…

Ĉiu pripensema homo observkapabla ne povas malkonsenti jenon: ni eniras novan epokon, la atombomban, kaj nun la homaro staras ĉe ia vojkruciĝo, nome, rapida atingo de komforta vivo por ĉiuj homoj per tiucela uzado de maŝinoj, ĉiam pli kaj pli perfektaj, aŭ refalo en primitivan staton, pro nekapablo de la plimulto da homoj adaptiĝi al novaj vivkondiĉoj, kreataj de la scienco kaj tekniko.

Sur nia planedo la distancoj tempe ne plu ekzistas, ĉar du homoj, loĝantaj antipode unu de la alia, povas tuj voĉe interrilatiĝi. Kaj por ke ili povu premi al si reciproke la manojn, sufiĉus nur duonsemajna flugado direkte unu al la alia.

Sed, malgraŭ tio, la homaro restas nacie dividita. Neniam antaŭe la landlimoj estis tiel malfacile transireblaj kiel nuntempe, tial ke multe pligrandiĝis la nombro da doganistoj kaj diversspecaj kontrolistoj pri en- kaj elmigrado.

Kaj estas plorinda fakto, ke, malgraŭ la promilita turmentado, la popoloj nun estas eĉ pli naciulecaj ol antaŭmilite. Oni eĉ povas konstati nemalofte, ke granda nombro da nacianoj ne ankoraŭ akiris naciulecon, tial ke ili restas ĉefe saturitaj je provinceco aŭ regioneco. Tia estas la realaĵo…

Kioma ironio amara! antaŭ unu jarcento, Karlo Marks vokis: "Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!". Kaj Zamenhof metis iliadispone unuigan lingvon, duonjarcenton pli poste… Ĉe tiaj konstatoj, estus do trompi sin mem, se oni volus nepre kredi, ke la popolamasoj tendencas al starigo de socistato kongrua kun la teknika stato nuna. Precipe la esp-istoj povas facile kompreni la signifon de tiaj faktoj, ĉar ili ĉiutage spertas, ke ilia lingvo ne vekas intereson ĉe la grandega plimulto el la dupieduloj, kiuj konsistigas la paston, kiun knedas siaprofite diverspartiaj regaviduloj.

Sekve, sin trudas nepre la penso, ke nur la imperialismo povas unuige efiki. Tial mi ne ŝanceliĝas por diri, ekzemple, ke estus bone, se Usono unuigus ĉi tiun kontinenton per malaperigo de la entoj, kiujn oni nomas nacioj "liberaj", "sendependaj", "suverenaj", "gloraj", ktp. De tio malprofitus nur tre malmultnombraj politikuloj kaj profitus la tuta popolo trompita kaj ekspluatata.

Pri tio atestas historia fakto. Antaŭ unu jarcento, konkeris Usono preskaŭ la duonon de Meksikio tiama kaj en tiu konkerita parta la vivnivelo de l’ popolo estas pli alta ol en la nekonkerita. Kaj mi povis ĉi tie, dum la lastaj