Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

jaroj, vidi proprokule milojn kaj milojn da meksikiaj braklaboristoj, kiuj vice atendadis dum semajnoj kaj eĉ dum tuta monato antaŭ ŝtatoficejoj, por tie ricevi la permeson forlasi "sian" patrion, dum limigata tempo, kaj iri en la apudan, t.e. en Usonon, kie ili enspezos por unu taglaboro pli grandan sumon ol por tuta semajno en "sia" lando…

Kaj nun ni ekrigardetu al Hindio, kie okazas vasta agitado por ties "liberigo". Necesas koni kaj ne malatenti la fakton, ke ne la tuta landego estas regata de britoj. Naŭdek tri milionoj da hindoj estas "liberaj", ĉar ilin ekspluatas sampatriaj princoj, kiuj vivas eĉ pli lukse ol la britaj gereĝoj. En tiuj princlandoj la mizero de l’ popolo estas nepriskribebla. Nur mi diru, ke preskaŭ ĉiujare mortas tie pro malsato kelkcentmiloj da homoj.

Sed ni revenu al Meksikio, kie antaŭnelonge oni celebris la "patriajn festojn", t.e. la datrevenon de la "nacia liberiĝo". Laŭ raportoj de ĉi tieaj gazetoj, neniam antaŭe regis tiom granda entuziasmo ĉe la popolamaso. Mi ja povis fari mem la malagrablan sperton, ke la nombro da raketoj eksplodigitaj, tage kaj nokte, estis nekalkulebla. Ŝajnas, ke la ĉifonvestitaj infanoj senhejmaj, kiuj vagas en la ĉefurbo, forgesis per tiu bruado sian malsaton kaj pro tio dume spertis ĝojon.

Almenaŭ tre notindaj estas pri tio la diroj de S-ino R.S. MALEN, kiun oni povas legi en la grava ĵurnalo "Excelsior", № de la 17-9-1946. Mi citu parteton:

"Ĉu la meksikia popolo havas nuntempe pli da motivoj, ol antaŭe por ĝojegi? Tute ne. Neniam en nia lando, kiel nun, vidiĝis tiom da riĉegaĵo luksa unuflanke kaj tiom da mizero aliflanke. La riĉaĵo nacia estas tiele disdonita, ke nur malmultaj ĝuas ĝin, dum la granda plimulto el la popolo spertas afliktiĝon kaj mizeron. Tiu kontrasto estas ĉiutage pli rimarkebla. Ĉiutage la malriĉo de la malriĉuloj kaj la riĉo de la riĉuloj estas pli grandaj…"

Ja tiel estas. Kaj tamen la popolo daŭre lasas sin trompi per bombastaj paroloj kaj ĉiam estas preta oferi sian vivon, por defendi alies interesojn.

Neniam mia situacio estis pli proleteca ol nun. Tial mi riskas diri, ke la proletaro, kiel tuto, ne konsistigas progresigan faktoron en la procezo historia. Kiam, ekz-e, doganistoj aŭ arsenallaboristoj strikas por ricevi pli altan salajron tio neniel signifas tendencon al starigo de justa kaj paca sociordo en la mondo.