Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ni povas fari ĉion eblan por konservi la maksimuman regulecon de esp-o kiom eble plej longtempe, ĉar unu el la plej eblaj efikaj varbiloj por esp-o estas, ke ni povas diri: "Esperanto ne havas esceptojn!" Kaj tion ni ne povas diri, se ni aprobas la nelogikajn, neregulajn formojn; tion ni povas diri nur, se ni kontraŭbataladas ilin kiel malkorektaĵojn.

Charles Minor, L.K.

P.S. – Ĉar mi rekomendis, ke oni ne uzu adjektivon substantive, vi akre riproĉas min, indigne rifuĝante malantaŭ la dorson de Zamenhof. Tamen, en la sama artikolo vi senhezite parolas pri "la estonto de nia movado", kvankam Zamenhof klare diris (Lingva Resp. 46), ke "la vorto estonto povas signifi nur estonta persono, sed ĝi ne povas signifi estonta tempoestonta afero". Strange!

("Sennaciulo" de 25. novembro 1937)


Quandoque bonus dormitat Homerus[1]

La samon oni povas diri pri Zamenhof. Sed la aŭtoro de esperanto estis tolerema kaj nemalofte diris, rilate al tiklaj demandoj el nia lingvo, ke oni lasu al la vivo mem la zorgon ilin respondi. Se la vorto "estonto" povus signifi nur: "estonta persono", la aldono de ec ne donus al ĝi tempan sencon. En "Plena Vortaro" ambaŭ formoj (estonto kaj estonteco) estas allasataj por la senco de venonta tempo. Sekve la kunteksto kaj P.V. certigis, ke mia penso estos komprenebla de ĉiu esperantisto…

Se en viaj klarigoj al lernantoj vi estus dirinta: "kvankam Zamenhof k.a. bonaj aŭtoroj ne malofte uzis adjektivan formon kun substantiva signifo, tamen mi ne konsilas imiti ilin tiurilate…", mi ne kaptus skribilon por eldiri mian proteston. Ĉiaokaze via rimarko neniel povas refuti mian artikolon, kiu celas montri, ke en la vivo de lingvo ĝenerale venkas la plej simplaj formoj kaj ne pedanta logiko.

E.L. Itanŝa.
("Sennaciulo", 25. januaro 1938)
***
  1. Tiu latina diraĵo signifas, ke eĉ bona aŭtoro ne estas ĉiam egalkvalita. Respondo al la postskriba noto de Ch. Minor.