Ĉu idismo?

El Vikifontaro
El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 13-14)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Ĉu idismo?

Leginte la artikolon "For la idismon!" en n-ro 458, mi povas trankviligi s-ron E.L. Itanŝa: mi ne sentas min ofendita. Sed li estas malprava, nomante miajn vidpunktojn Idismo. Ili estas nur la rezulto de Esperanta Fundamentismo.

S-ro Itanŝa ripetas la malnovan aserton, ke "lingvo ne estas matematiko". Tiu aksiomo estas ĝusta tute ĝenerale, sed mia opinio estas (kvankam mi ne estas matematikisto kaj eĉ ne havas specialajn matematikajn inklinon kaj kapablon), ke en aglutina lingvo, kia estas esp-o, la vortfarado funkcias matematike, algebre.

Se la sola aŭ ĉefa gvidilo en esp-o estus la klareco, oni povus – ekzemple – uzi la akuzativon (kiu ja faras tiom da malfacilaĵo al la plimulto da esp-istoj!) nur en tiuj okazoj, en kiuj neklareco rezultus el ĝia neapliko. La konsekvenco estus lingvo plena je esceptoj. Kaj jen la ĉefa kialo de mia (laŭ kelkaj s-anoj troa) logikeco rilate la vortfaradon en esp-to: Mi volas defendi kiom eble plej longe kaj ĝis la maksimuma eblaĵo la sen-esceptecon de esp-o, kiu estas unu el niaj plej gravaj bataliloj. "Predikante" ĉiam kaj ĉie nepran (aŭ maksimuman) logikecon, mi tion tamen ne faras kredante, ke pleja logikeco kaj senescepteco povus iam esti atingita ĉe ĉiuj esp-istoj. Mia vera idearo estas la jena:

Preskaŭ ĉiuj esp-istoj neatentas unu el la ĉefaj diferencoj inter esp-o kaj ĉiuj "naciaj" lingvoj: En la "naciaj" lingvoj la parolata lingvaĵo estas tio unua, baza, primara, kaj la skribata (literatura) lingvaĵo estas tio konsekvenca, sekundara. La aŭtoroj skribas siajn "nacilingvajn" verkojn kvazaŭ sur la bazo de la parolata lingvaĵo, kaj la poetoj plibonigas kaj plibeligas la parolatan lingvaĵon en kaj per siaj verkoj. – En esp-o la skribita lingvaĵo estis (kaj estas) tio unua, baza, primara, kaj la esp-istoj, kiuj parolas nian lingvon, imitas kiom eble plej bone la skribitan literaturan lingvaĵon de Zamenhof kaj aliaj bonaj aŭtoroj. (Tial mi malaprobas la klopodojn de kelkaj el niaj literaturistoj, kiuj volas krei "literaturan esperanton", kredante, ke la afero estas sama en esp-o kiel en la "naciaj" lingvoj, kaj tute forgesante, ke – krom en kelkaj partoj de la Zamenhofa Proverbaro, La Gimnazio kaj La Revizoro – al esp-o preskaŭ tute mankas familiparola lingvaĵo.) La esp-istaro, imitante la lingvaĵon de niaj verkistoj, same facile (aŭ same malfacile) imitus la maksimume logikajn formojn, se la aŭtoroj klopodus (laŭ miaj kaj aliies rekomendoj) eviti la neologismajn nelogikaĵojn, kiuj estas esceptoj en nia lingvo. Eĉ se ĉiuj aŭtoroj kaj bonaj oratoroj nur uzus tute logikajn, do tute fundamente regulajn, formojn, la komencantoj kaj mezspertaj parolantoj ne povus perfekte imiti tiun senesceptan, tute logikan esp-on; ili sekvus la leĝon pri "minimuma peno" kaj uzus la nematematikan esp-on, kiun E.L. Itanŝa ŝajne aspiras. Mi ne diras, ke tio estas terura afero, ĉar iom post iom pli kaj pli multaj esceptoj eniĝos en nian lingvon, kaj neniu kaj nenio povas tion malhelpi. Sed ni povas fari ĉion eblan por konservi la maksimuman regulecon de esp-o kiom eble plej longtempe, ĉar unu el la plej eblaj efikaj varbiloj por esp-o estas, ke ni povas diri: "Esperanto ne havas esceptojn!" Kaj tion ni ne povas diri, se ni aprobas la nelogikajn, neregulajn formojn; tion ni povas diri nur, se ni kontraŭbataladas ilin kiel malkorektaĵojn.

Charles Minor, L.K.

P.S. – Ĉar mi rekomendis, ke oni ne uzu adjektivon substantive, vi akre riproĉas min, indigne rifuĝante malantaŭ la dorson de Zamenhof. Tamen, en la sama artikolo vi senhezite parolas pri "la estonto de nia movado", kvankam Zamenhof klare diris (Lingva Resp. 46), ke "la vorto estonto povas signifi nur estonta persono, sed ĝi ne povas signifi estonta tempoestonta afero". Strange!

("Sennaciulo" de 25. novembro 1937)