For la idismon!

El Vikifontaro
El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 11-12)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
FOR LA IDISMON!

Tial ke s-ro K. Minor tradukis la verkon Natan la Saĝulo, tio ne pruvas nepre, ke li mem fariĝis pro tio tute saĝa. Almenaŭ lia rezonado prilingva en la julia n-o de La Lernanto[1] (Kompatindaj lernantoj!) emigas min pensi, ke lia saĝo estas kelkrilate mankohava.

"Oni ne uzu a-vortojn substantive…" ordonas nia honorinda L.K.-ano[2]. Ĉu vere? Tia ordono estas tro aplomba kaj eĉ ofenda al la aŭtoro de nia lingvo. Zamenhof ja multfoje uzis a-vortojn substantive. Pri tio mi estas tute certa, kvankam nun mi ne havas ĉemane la verkaron de nia Majstro por kontroli kaj ĉefe cite ĉerpi ekzemplojn[3]. Kaj insistas Minor klarige: "Oni ne diru ekzemple "la riĉaj estas enviindaj". Se tiel oni volas instrui al la lernantoj, necesas ankaŭ aldoni: "Ne legu Zamenhofajn verkojn; ne imitu la stilon de la aŭtoro de esperanto…"

Kvankam tia Minora instruo sur la paĝoj de SAT-gazeto estas vere incita, tamen ni sobre ekzamenu la aferon. Kial s-ro Minor havas tian komprenon pri nia lingvo? Senhezite mi respondas: tial ke li estas ido-ema. Kio karakterizas idiston, tio estas lia logikemo, – lia deziro importi sur la lingvan kampon disciplinon, kiu taŭgas nur en matematika fako. Evidente, pli logikas diri: "La riĉuloj estas enviindaj" ol "la riĉaj estas enviindaj". Tamen ambaŭ formoj estas tute klaraj, tial ke eĉ la plej etcerba leganto kapablas scii, ke en la dua formo la vorto homoj estas subkomprenata.

Jes ja, s-ro Minor rezonas kiel la idistoj; li volas, ke nian lingvon regu la absoluta logikeco, la matematikeca spirito de Kutura (Couturat), kiu taŭgas nur rilate abstraktaĵojn, sed ne estas allasebla en la lingva fako, tial ke en ĝi la sento vole-nevole ludas rolon. Lingvo ne estas io abstrakta kiel ciferoj, nombroj kaj matematikaj signoj. En la funkciado de lingvo la emocio, la pasio efikas ne malpli forte ol la racio.

Kiam oni ekkomprenis la konscian aŭ nekonscian ido-emon de K. Minor, tiam oni facile klarigas al si, kial li ekbatalas kontraŭ la formoj aliel, aliam ks. Logike ja devus esti "aliiel" ks. Sed li ŝaĵne ne scias, ke en tia kazo la leĝo de minimuma peno efikas. Se sufiĉas uzi la plej simplan formon por esti komprenata, nenia logikeca, teorieca konsidero povas en la praktiko kontraŭpezi sukcese la simpligemon.

Rilate al la alpreno de tiuj ŝajn-neologismoĵ efikis alia lingva leĝo, nome, tiu de analogio. Kiu funde lernis kaj asimilis la tabelon de korelativaj vortoj, – miaopinie ĝi estas la plej genia elpensaĵo el nia lingvo, – tiu tute nature kaj senkonscie eldiras frazojn kiel ekzemple jenajn: Ne tiel rapidu, aliel mi ne povos akompani vin plu! Ies mensogo ne pravigas alies trompon. Ne ĉiam ni estis amikoj, tamen iam kaj aliam ni servis al ni reciproke. Ĉi tie estas malagrable, ni iru alien. K.s.

Jam ekzistas en Esperantio kelkaj homoj, por kiuj esperanto ne estas "helpa lingvo", sed la ĉefa, la hejma esprimilo. Mi opinias, ke tiaj esperantistoj konsistigas pli bonan fundamenton por la estonto de nia movado ol teoriumado logikeca. Almenaŭ mi havas la firman konvinkon, ke la lingvaj rezonaĵoj de K. Minor ne devus aperi en La Lernanto. Ili neniel povas helpi lernantojn kompreni kaj ŝati nian lingvon.

Prefere oni instruu pri diversaj manieroj, formoj, por eldiri la saman penson; oni kritiku la pezajn esprimojn kaj malklarajn frazojn, tro ofte renkonteblaj en la gazetaro kaj libraro. Oni provu konvinki la novan generacion esperantistan pri tio, ke nia lingvo entenas latente trezorojn, kiujn Zamenhof mem ne povis elfosi. Esperanto ne venkos per la komercistoj kaj turistoj. Tiu kampo jam estas okupita de la angla lingvo. Esperanto sin trudos per sia literaturo, kiam troviĝos geniaj homoj, kiuj, ensuĉinte la esencon de l’ Zamenhofa iniciataĵo, verkos sennaciece por tutmonda publiko. Kaj pro tiu konsidero ankaŭ oni devas elkrii: For la idismon, ĉar la aŭtoroj de tiu abortaĵo ne volis, ke artefarita lingvo estu literatureca.

Espereble s-ro Minor pruvos al mi "substantive", ke li estas saĝulo, ne sentante sin ofendita per ĉi tiu mia senpretenda skribaĵo.

E.L. ITANŜA.
(En "Sennaciulo", 25 oktobro 1937)

  1. Monata aldono por lernantoj, kiu aperis en Sennaciulo antaŭ 1940.
  2. Lingva Komitato(Notoj de la komp.)
  3. La aserto de la aŭtoro estas tute prava. Ni mem ne havas tempon por trofoliumi la verkaron de Zamenhof, sed almenaŭ la legantoj notu, ke en Plena Gramatiko de Kalosĉe kaj Varingjen troviĝas pluraj ekzemploj cititaj. Noto de la red. de S-ulo.