Responde al K-do G. Varingjen

El Vikifontaro
El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 129-136)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Responde al K-do G. Varingjen

Kara K-do Profesoro,

La legantoj mem respondu la demandon, ĉu fakte mi argumentis malĝuste pri la "Plena Gramatiko" kaj maljuste al ties aŭtoroj. Mi do simple petas, ke ili bv. relegi mian recenzon antaŭ ol konkludi pri tiu demando. Oni ne povas esti juĝanto kaj juĝato, kaj en la koncerna afero tiu aksiomo jura valoras por ni ambaŭ, ĉu ne? Sed mi povas almenaŭ certigi, ke se fakte mi estis maljusta al vi, tion mi tre bedaŭrus, tial ke mi daŭre havas por vi grandan estimon. Kaj eble ĝuste pro tio, ke ju pli mi admiras vian laborkapablon kaj vian fervoron por nia komuna afero, des pli mi bedaŭras, ke vi elspezis vian energion laŭ malĝusta direkto, kiam vi verkis vian vere monstran Gramatikon. La Esperantistaro absolute ne bezonas tian verkon kaj mi havas la konvinkon, ke ĝi eĉ povas nur malutili.

Ne necesas havi grandan imagpovon por prezenti al si la fiuzon, kiun malamiko de esp-o povus fari je tiu 488-paĝa volumo. Jen aŭskultu: „Estimataj ges-roj, vi ĵus aŭdis elokventan pledon por esp-o; oni rakontis al vi pri ĝiaj mirindaj kvalitoj, pri ĝia facila lernebleco ktp.; vi, ekz-e, aŭdis pri ĝiaj 16 reguloj simplaj kaj parkereblaj en mallonga tempo ktp. ks.; nu, Ges-roj, oni aplombe trompis vin; jen rigardu, mi tenas en la mano ekzempleron de esp-a gramatiko; ĝi estas 488-paĝa! Ĉu do tiu dokumento ne pruvas plej evidente, ke la Zamenhofa elpensaĵo ne estas la mirindaĵo, kiun blufuloj trompe prezentas al vi…" ktp. ktp. ks.

Kompreneble vi povus rebati, ke mi tro fantazias, ĉar ĝis nun via verko en sia dua eldono ne estis tiele uzata de demagogo. Nu, bone, ni eĉ volas esperi, ke tiu latenta danĝero neniam konkretiĝos; tamen ĝi ekzistas…

Sed prefere vi meditu pri jena fakto: Lanti, mia amiko, kiu uzas ĉiutage esp-on jam de 20 jaroj, se la finlego de la "P.G." ricevas la malagrablan impreson, ke li neniam konis la esp-ajn regulojn kaj sentas sin tiurilate pli malklera ol antaŭ la legado. Kaj la fakto, ke nur mi kuraĝas publike fari tian konfeson, ne emigu vin pensi, ke aliaj esp-istoj ne havis similan impreson. Eble ĝi ne estis ĉe ili tiel forta, kiel ĉe mi, pro la simpla tialo, ke ili nur trafoliumis la pezan volumon, metis ĝin poste en ŝrankon kaj kontentiĝis per la penso, ke ili havas en sia dispono "sciencan" verkon, kiu respondas al ĉiuj lingvaj demandoj pri esp-o. Mi povus mencii la nomon de almenaŭ 20 esp-istoj el diversaj landoj, kiuj konfesis al mi, ke ili ja posedas ekzempleron de "P.G.", sed ke ĝi tute ne utilas al ili. Kaj – pli grave, pli meditinde – mi observis ĉe tiuj esp-istoj ian elreviĝon, kiu antaŭsignas senfervoriĝon en nia movado. Ili ja malklare ekvidis, ke nia lingvo tendencas fariĝi same komplika kaj malfacila kiel la naciaj. Pro tiaj konstatoj mi akiris la konvinkon, ke vi, tre estimata K-do Profesoro, bonintence faris malbonan servon al nia afero…

*       *
*

Sed mi ne devas forgesi, ke vi precipe skribis por inviti min al diskuto pri tezo, kiun viasupoze mi defendas. Nu, vi faras al mi grandan honoron, sed ĉu konvenas, ke mi akceptu vian inviton, ĉar vi rimarkigis, ke mi ne havas kompetenton en lingvistiko? Tian, cetere mi ne pretendas havi. Tamen, malgraŭ tiu manko, mi ne timas deklari, ke via peraŭtoritata argumento ne multe impresas min. Kaj jen tial: estas kontrolebla fakto, ke preskaŭ ĉiuj lingvistoj kontraŭas la ideon pri viveblo de artefarita lingvo. Por faciligi la kontrolon, mi citu el iu verko de d-ro Alberto Doza (Dauzat): "Nekontraŭdireble, la malnova ideo pri universala lingvo, komuna al ĉiuj homoj, estas nura ĥimero…" (La Prilingva Filozofio, p.45 – La Philosophie du Langage, Bibliothèque de Philosophie scientifique, Paris, 1927). Tiu aŭtoro, kies kompetenton vi kredeble agnoskas, dediĉis tutan ĉapitron al la demando pri artefaritaj lingvoj, por science, "kompetente" pruvi, ke la afero estas utopia. Vi certe scias, ke ankaŭ Vendries eldiris la saman opinion antaŭ nemultaj jaroj.

Sed kredeble vi tuj pensos, ke A. Meje (Meillet), kies aŭtoritato estas pli granda ol tiu de la du aŭtoroj ĵus menciitaj, eldiris favorajn vortojn pri nia afero. Jes ja, kaj siatempe (en 1920) mi publikigis leteron de li en La Laborista Esperantisto. Tiam mi ne hontis ĝeni lin per demandoj kaj, ne sciante kiel vi, ke mi estas analfabeto en lingvaj aferoj, li bv. favori min per respondo. Sed ni ne forgesu, ke tiu mondfama lingvisto skribis jenon en sia verko "La Lingvoj en la Nova Eŭropo": "La esp-istoj agis tre naive, kiam ili tradukis en esp-o (intence mi forlasas la akuzativon) verkojn literaturajn, kiuj estas universale konataj. La literaturo estas fako, en kiu oni absolute ne povas utiligi artefaritan lingvon." (El la menciita verko, p. 326).

Nu, ĉu mi, kiu uzas esp-on pli facile ol mian gepatran lingvon, kiu praktikis ĝin kun homoj el ĉiuj mondpartoj, povas riverenci antaŭ la "kompetento" de d-ro Doza kaj humile konfesi, ke ja estas miaflanke ridinda pretendo havi opinion pri lingvaj aferoj? Kaj ĉu la du aŭtoroj de "Pl. Gr.", kiuj nemalofte literaturumas, proze kaj poezie, devas sin klini antaŭ la verdikto de l’ fama profesoro ĉe la Pariza Universitato? Ambaŭkaze nur nea povas esti la respondo. Plie, mi pensas, ke Zamenhof ankaŭ ne estis lingvisto kaj tamen arogis al si la pretendon doni al la tuta mondo artefaritan lingvon. Pro tiuj konsideroj, malgraŭ mia senkompetento, mi ne timis eldiri mian opinion pri via verko kaj akceptas vian inviton diskuti pri nia komuna afero.

*       *
*

Sed tuj mi konfesu, ke difinitan "tezon" mi ne havas. Krome mi deklaras insiste, ke mia vidpunkto pri la evoluo de nia lingvo havas absolute nenion komunan kun la "marks-leninista" lingvistiko. Ega estas mia miro, ke vi povis supozi tion. Ŝajne vi forgesis, ke en la "Tezoj pri internacia lingvo, prilaboritaj de la brigado de lingvokonstrua fako kaj akceptitaj de plenkunsido de la Sciencesplora Instituto de la lingvo – ĉe la Popolkomisaro de klerigo R.S.F.S.R. Moskvo" kaj publikigitaj en "La Nova Etapo", kajero tria, dum la jaro 1932-a, oni povas interalie legi jenon: "6. En la disvolviĝ—procedo de la burĝa socio estis kreitaj sennombraj projektoj de helpaj lingvoj, inter kiuj plej vivkapabla sin montris la projekto konata sub la nomo "lingvo Esperanto". Ni ne devas tamen malakcepti utiligon ankaŭ de aliaj internaciaj lingvoj, se ilia disvastigiteco faras tiun utiligon ebla."

Ĉu iu ajn esp-isto povus konsenti kun tia tezo? Bonv. do memore noti, ke neniun el miaj antaŭaj kritikoj pri la "Moskva lingvoscienco" mi malkonfesas. Kaj plie, favoru min, ne supozante, ke pri la proletaro mi opinias, ke ĝi posedas senspertan sciencon pri lingvaj aferoj. Tute ne! Mi krome konsentas kun vi, ke en la naciaj lingvoj la gramatikistoj estas senpovaj por influi ilian evoluon.

Kaj nun, supozante, ke ne plu ekzistas miskomprenoj inter ni, la esencan problemon mi alfrontas. Ĉu la leĝoj, kiuj efikas en la malraciaj lingvoj naciaj, ankaŭ valoras por nia sennacieca lingvo, racieme (mi ne diras: racie, tial ke, bedaŭrinde, Zamenhof ne plene sukcesis tiurilate) artefarita? Kaj se oni maljesas al tiu demando, ĉu la aŭtoroj de esp-a gramatiko ne devas apliki alian metodon ol tiun de la lingvistoj, kiuj esploras naciajn lingvojn?

Kvankam mi estas viadire analfabeto en lingvistiko, tamen mi scias, ke A. Meje skribis jenon: "La lingvistikaj leĝoj ne estas ĝeneralaj kiel tiuj de l’ fiziko kaj kemio, sed specialaj al iu lingvo kaj al iu epoko." (Historia lingvistiko… p. 16, laŭ cito de Doza en "Prilingva Filozofio" p. 290).

Kaj alipaĝe la sama aŭtoro substrekas: Meje demonstris, ke rilate al la lingvistikaj leĝoj oni ne devas paroli pri necesoj, sed nur pri ebloj.

Se tiel estas, ŝajnas al mi, ke aŭtoro de esp-a gramatiko ne devas esti gvidata en sia laboro per la "tradicio lingva", li devas, imite al nia Majstro, racieme streĉi la volon por ne fuŝi la apartan econ de nia lingvo, kiu estas ĝia artefariteco – kaj tiu eco fontas en la racio. Mi havas la firman konvinkon, ke vere esperanteca gramatiko povus ege influi sur la evoluon de nia lingvo, kaj tiu mia senkompetenta opinio almenaŭ ne kontraŭas al la aŭtoritataj asertoj de A. Meje. Inter la esp-istaj laboristoj mi ĉiam rimarkis grandan deziron uzi korekte la lingvon – kaj ankaŭ elreviĝan malkontenton, ĉe la konstato, ke ne eblas ekscii, ĉu oni devas diri, ekz-e, "eterno" aŭ "eterneco", "avido" aŭ "avideco", "malriĉo" aŭ "malriĉeco", "justo" aŭ "justeco", "la jena" aŭ simple "jena" ktp. ks., ĉar Zamenhof mem uzis kaprice tiujn duoblajn formojn por esprimi tute la saman ideon. Kelkfoje sur la sama paĝo de verko oni povas fari tian bedaŭrindan konstaton. La rolo de gramatikisto estus do difini simplajn kaj klarajn regulojn por uzi kompreneble nian lingvon anstataŭ celi per subtilaĵoj liveri pravigon pri ĉiuj kontraŭecaj formoj Zamenhofaj – aŭ pri siaj propraj. Kaj tion farante, li pli inde honorus al nia Majstro, ol per la provo pravigi liajn mankojn per skolastikeca rezonado.

Ĉar, laŭ la aŭtoritata opinio de Meje, la lingvistikaj leĝoj rilatas nur al iu lingvo, kaj, koncerne tiun lingvon mem, nur al iu epoko de ĝia vivo, mi senĝene asertas, ke nunepoke la profesoroj kaj aliaj intelektuloj pli malbone influas la evoluon de nia lingvo ol la elementuloj, kiujn vi kulpigas. La unuaj komencas ordinare verki aŭ traduki tuj post la lernado de esp-o, antaŭ ol esti akirintaj esperantecan senton per longa praktikado de la lingvo kaj do tute nature ili tendencas enkonduki idiotismojn. Kaj la plej danĝeraj el tiuj fuŝuloj estas la poliglotoj, kiuj opinias havi kompetenton en nia afero, tial ke ili povas citi el kelkaj lingvoj por pravigi siajn absurdaĵojn. Ordinare poliglotoj havas la cerbon plena je vortoj kaj sendube pro tio ne restas loko en ilia pensorgano por originalaj ideoj. La duaj, t.e. la elementuloj, povos malboninflui sur la evoluon de nia lingvo nur, kiam ĝi fakte estos jam venkinta. Bedaŭrinde, tiu danĝero ne estas baldaŭa, dum la malbona influo de iaj intelektuloj estas nuna…

Por pravigi mian aserton, mi denove mencios la bedaŭratan K-don Ozere, kiu fuŝe skribis kaj parolis en franca lingvo kaj tamen flue kaj korekte uzis esp-on. Kaj en la maja n-ro de "S-ulo" vi povis legi la nekrologon, kiun verkis pri si mem K-do Bubo antaŭ ol sin mortigi. Jen denove ekzemplo de simpla laboristo, kiu penadis uzi korekte nian lingvon kaj flue ĝin parolis. (Li ankaŭ ci-umis; cetere mi mem ci-umas kun kk. personoj.) Kaj ĉu do ne estas la ĉarpentisto Haber, kiu iniciatis la eldonon de gramatiko por franclingvanoj kaj verkis ĝin en kunlaboro kun simpla instruisto! Tiu gramatiko jam atingis la eldonkvanton de 32.000 ekzempleroj, kaj ĝi eĉ trovis la ŝaton de neŭtraluloj, kiuj petis la permeson fari apartan eldonon, en kiu forestas la socialismaj esprimoj. Mi povus mencii amason da tiaj faktoj, por pruvi tute klare, ke via aserto pri la malbona infuluo de la elementuloj sur nian lingvon estas tute, absolute senbaza nunepoke. Ne la proletaj esp-istoj kreis la "tradicion lingvan", antaŭ kiu vi riverencas en via tro plena gramatiko. Estas la "bonaj aŭtoroj", kies erarojn, mankojn, idiotismojn vi penadis pravigi per subtilaĵoj.

Neniel mi volas, ke la proletoj estu ordonpovaj en Esperantio. Mi deziras nur, ke gramatikistoj penadu per ĉiuj fortoj por doni al ili esperantecajn lernilojn kaj tiaj, en la nuna stato de nia afero, ne devas speguli la absurdan "tradicion lingvan", kiu valoras nur por naciaj lingvoj. Se la ĝisnuna tendenco naciece malsimpligi nian lingvon daŭre kreskus, ne necesas esti profeto, por antaŭdiri, ke esp-o fariĝus ne plu taŭga ilo por la simpla popolo. Kaj mi opinias, ke la homoj, kiuj penadas per ĉiuj fortoj por liberigi sin je ĉia nacieca influo, t.e. la sennaciistoj (do ne ĉiuj SAT-anoj) ne povas resti indiferentaj antaŭ la skolastikeco de gramatikistoj.

Vi komplezis diri, ke "ĉio ne estas erara en mia argumentado". Nu, mi ankaŭ ne pensas, ke ĉio estas mallaŭdinda en via verko. Ekz-e, sur la p. 327 mi tre kontente legis jenon: "Frazo kiel: ŝi ekvidis siajn fratinojn leviĝantajn el la maroZ ŝajnus hodiaŭ nekorekta kaj devus esti ĝustigita en: leviĝantajleviĝi." Tute prava estas via instigo ne uzi balaste la akuzativon. Kaj mi sekvis vian konsilon, kiam mi skribis la frazon, kiun vi kritikas. Konfesu, ke tre maltrafe vi elektis vian ekz-on! Mi forlasis la akuzativon ĉe tri vortoj, tial ke ĝi ne estis necesa por la klaro (antaŭ la vortoj sen akuzativo oni tuj subkomprenas la subjekton: kiuj. Se vi scias "tabelumi" mi ankaŭ povus facile lerni la harfendadon) kaj tiel evitis la sonon …ajn, kiu vere tiklas malagrable la aŭdsenton, kiam ĝi estas sinsekve tro ofte ripetata. Malgraŭ la forlaso de tiu balasta akuzativo la frazo restas tute klara kaj la aŭdsento estas kvietigita. Jen kio devus esti regulo obeinda.

Mi protestus se iu proponus tute forigi la akuzativon el nia lingvo. Ĝi ja ofte estas necesa por la klaro kaj ĝi ebligas pli grandan liberon en la aranĝo de frazoj. Kaj mi preferas diri: la muso kuras sub la liton, ol al sub la lito, kiel en Ido…

Malgraŭ mia nekompetento – ĝuste pro tio, vi sendube pensos – mi povus verki centojn da paĝoj pri tiu temo. Sed mi nun pensas, ke la lingvisto Fr. Paŭlhan estas tute prava, kiam li rimarkigas, ke "…vorto neniam havas tute la saman signifon por du malsamaj personoj, nek por la sama persono en du malsamaj momentoj". (La Duobla Funkcio de la Lingvo, p. 27 – 1929). Verŝajne pro tio, vin mi ne kapablus konvinki, nek vi min.

Almenaŭ ne dubu pri mia sincero kaj pensu, ke mi precipe estas severa al miaj amikoj.

Jam delonge mi perdis la esperon, ke nia afero antaŭeniros grandpaŝe. Antaŭ 20 jaroj mi esperis multon de la Internaciista Movado Laborista – kiel aliaj samideanoj celis akiri solvon per la Ligo de Nacioj. Ni ĉiuj estis tre naivaj. La esperanta movado malvolviĝos paralele al la aliiĝo de l’ homa spirito laŭ racieca tendenco. Ĉio, kio povas helpi en tia metamorfozo, tio havas mian simpation – kaj ĉio, kio restas ligita al la tradicio, al la rutino, al la skolastiko, tio vekas mian indignon. Tial nedankeme – kaj senkompetente – mi kuraĝis malaprobe recenzi vian verkon…

Kun simpatio kaj estimo
E. Lanti, SAT-ano 1.