Letero al K-do Lanti

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Letero al K-do Lanti


(Respondo al la Recenzo pri la "Plena Gramatiko", kiu aperis en n° 75)


Kara Lanti,

Mi petas pardonon, ke mi skribas al vi pri tiu via recenzo de la "Plena Gramatiko" ("S.R.", majo 1939). Ne ĉar mi volas rebati viajn kritikojn kaj pruvi plurajn malĝustaj kaj eĉ maljustaj; tio estus facila, sed mi opinias, ke, kiam homo publikigas libron, li per tio mem elmetas sin pasive al ĉiaj kapricoj de la publiko: tia estas la leĝo de la literatura vivo, kaj estus naive kaj ridinde plendi pro ĝi.
Mi do, ekzemple, ne respondos al via argumentado pri ci per la facilakonstato, ke citi la kutimon de 2 kamaradoj aŭ la provon de 1 aŭtoro en 1 libro ne sufiĉas por pruvi la vastan uzatecon de tiu pronomo; mi ne trankviligos vian belan indignon pri la diferenco starigita inter krampo kaj parentezo per la rimarko, ke oni diras tre ofte "inter krampoj" kaj neniam "inter parentezoj", aŭ ke la vorto estas ankaŭ oficiala kaj jene klarigita en la P.V.: "Tipografia signo montranta komencon kaj finon de parentezo" (kio pravigas la noton de la P.G.); mi ne demandos vin, kial unuflanke vi riproĉas al ni ne liveri striktan regulon pri jena, oblon – kaj aliflanke konfesas, ke "ne eblas diktatore gramatikumi"; ktp.
Sed inter tiuj detalaj punktoj enŝoviĝis unu ĝenerala teorio, kiu prezentas ĉefan intereson por la vivo kaj la estonteco de nia lingvo. Nur pri tiu ĉi mi petas de vi la permeson iom vaste diskuti.
Via tezo, se mi bone komprenis, estas jena: la naciaj lingvoj estas plenaj je idiotismoj, absurdaĵoj kaj "kaprompaj reguloj"; respondumaj pri tiu kompatveka stato estas la "profesoroj, poliglotoj, latinemuloj, skolastikuloj, harfendemuloj"… kaj aliaj gramatikistoj, kiuj por sia propra plezuro senlime komplikigas la lingvon. Nu, Esp-o estas artefarita lingvo, bazita sur la racio: tial ĝi estas simpla. Se oni lasas la profesorojn ktp (vidu ĉi-supre) ekregi super ĝi ili same terure malfaciligos ĝin kaj la "kompatinda popolo esperantista" perdos, ĝin lernante, siajn harojn (ilin efektive fendadas la profesoroj ktp.) kaj ricevos interŝanĝe nur kapdolorojn. Sed feliĉe fondiĝis la sennacieca movado: ĝi starigos sennaciecan lingvistikon, bazitan sur sennaciisma principo, kaj tiel elsavos la lingvon el la burĝaj manoj de la profesoroj ktp. Amen.
Tiu tezo ne sonas fremde al miaj oreloj. Se mi ne eraras, mi jam aŭdis, antaŭ kelkaj jaroj, saman argumentadon – krom la sola diferenco, ke la vorton "sennacieca" anstataŭis la vorto "marksist-leninista". Kaj, se oni bone memoras, inter tiuj, kiuj plej laŭte mokis tiun fantazion starigi "marksist-leninistan" sciencon kontraŭ kaj super la scienco senepiteta, troviĝis ia Lanti… Sed la hieraŭan ni ne bedaŭru.
La ĉi-supra tezo estas erara kaj en sia principo kaj en sia konkludo. En sia principo: mi ne volas kontesti, ke la naciaj lingvoj estas malsimplaj. Sed tiun malsimplecon oni ŝuldas, tute ne al la gramatikistoj, kiuj aperis nur, kiam la lingvoj jam tute elformiĝis, sed al la popolo mem, al la "elementuloj-proletoj", pri kiuj vi faras al vi tiajn kortuŝajn iluziojn. Se vi estus studinta iom la lingvistikon, anstataŭ ĝin primoki, vi estus konstatinta, ke la kaŭzo de tiuj absurdaĵoj estas preskaŭ ĉiam tiuj leĝoj pri analogio kaj pri minimuma peno, kiujn vi tiel alte laŭdas! Kaj ĉar tiuj leĝoj, kiel vi mem tre ĝuste rimarkas, efikas plej intense ĉe la popolo, malplej ĉe la kleruloj, ni rajtas diri, ke la popolo respondumas pri la ĥaosa stato de la lingvo, kiun ĝi parolas! Kaj tiun mian aserton mi povus apogi per mil kaj mil pruvoj. Cetere, ĉu la simpla saĝo ne sufiĉas por aserti, ke la lingvojn, kun ĉiuj iliaj mankoj kaj tuberoj, estigis la amaso de nekulturitaj vilaĝanoj aŭ laboristoj? La kapablon ĝuste kaj racie uzadi la lingvon la eco de proleto ne pli entenas en si mem, ol la kapablon skulpti bareliefojn aŭ komponi simfoniojn. Kaj aliflanke, ĉu la ĉiutaga observo ne montras, ke ne ekzistas unu gramatikisto, kiu sukcesis enkonduki novan vorton aŭ parolturnon en sian propran lingvon? Se vi pli bone konus tiujn gramatikajn monstrojn, vi vidus, ke plejofte estas ili, kiuj provis simpligi, klarigi la popolan lingvon: foliumu nur la admirindajn gramatikistojn de la 17-a franca jarcento, la "Grammaire de Port-Royal" ekz-e, kaj vi konscios, kian klarecon, kian logikon ili penis enmeti en la francan lingvon.
Sed vi lasas vin peli de blinda klaskonscia antaŭjuĝo kontraŭ la specialistoj. Vi ne pardonas al ili, ke, por science difini kaj studi sian materialon, ili bezonas apartan terminaron, apartan klasifikon, apartajn metodojn. Vi ne riskus moki la elektristojn, ke ili "skolastikas" pri ĵuloj, kulomboj, rezistancoj, cirkvitoj ktp – ĉar pri la elektro vi konscias, ke vi ne kompetentas. Sed pretekste, ke la studobjekto de la lingvistoj estas la lingvo, kiun vi aŭtomate parolas, vi imagas al vi, ke vi kompetentas pri ilia scienco kaj rajtas akuzi ilin pri ĉiaj krimoj. Bonvolu kredi, amiko, ke mi laboris dum kvar jaroj antaŭ ol klare kompreni la metodojn de la lingvistiko kaj kapabliĝi ilin korekte apliki, kaj ke de tiam mi plu studadas kaj lernadas. Tion mi ne diras por veki vian miron aŭ kompaton; tion mi diras por montri al vi, ke la lingvistiko estas scienco, kun neevitebla inicado kaj akirenda metodologio, ĝuste kiaj la fiziko aŭ la antropologio; ke ne povas esti la burĝa lingvistiko kaj ia proleta, ĝuste kiel ne povas esti ia stalinisma kemio aŭ ia rasisma algebro; ke la instruoj de la lingvistiko aplikiĝas al Esp-o tute same kiel al aliaj lingvoj.
"Sed Esp-o, vi respondos, estas artefarita lingvo!" – Nu, kion tio signifas? Tio estas interesa informo por la historio de la lingvo, sed tio neniel utilas por ĝia nuna konsisto. La proleto aŭ la poligloto, kiu nun lernas Esp-on, lernas ĝin kiel vivantan lingvon, ne kiel konvencian kodon. Se ĝi estus nun vere nur artefarita lingvaĵo, tiuj leĝoj pri analogio aŭ pri minimuma peno ĝuste ne efikus super ĝi! Ĉu vi opinias, ke la maristaj signalistoj submetas al tiuj leĝoj la formulojn de siaj flago-kodoj? Ĉu vi iam rimarkis aplikon de tiuj leĝoj en la mors-telegrafado? Ĉu en la kemiaj formuloj aŭ en la algebraj ekvacioj? Jen tamen perfektaj ekzemploj de artefaritaj, pure artefaritaj lingvaĵoj?
Esp-o estas nun lingvo, kaj, kiel ĉiuj vivantaj lingvoj, influata de multaj ne-raciaj fortoj. Kaj se, kiel vi deziras, la proletoj fariĝus ordonpovaj en Esperantio, la lingvo fariĝus pli kaj pli simila al la naciaj. Ĉar mi ne kuraĝas kredi, ke la aliĝo al tiu- aŭ alia-numera Internacio aŭ al Sennaciismo povas funde ŝanĝi la pensan mekanismon de homo. Ĉiam la homo bezonos kaj volos esprimi, ne nur siajn ideojn, sed, kaj antaŭ ĉio, siajn sentojn; kaj, same kiel okazis ĝis nun, la esprimado de la ideoj mem estos preskaŭ ĉiam miksita kun tiu de la sentoj, estos sente kolorigita. Kaj la sento estas la ĉefa fonto de ĉiuj lingvaj mallogikaĵoj, neraciaĵoj… Vi mem, kara Lanti, kiu kredas vin tiel raciema, kial do vi tiel ŝatas la ironion kaj provas ironie prezenti viajn tezojn? La ironio, kiu instigas vin ŝajnesprimi la malon de via penso kaj iel inversigas ties signon, la ironio estas interveno de la sentoforto en la paroladon: pure racie konstruitaj estuloj ne nur ne uzus, sed eĉ ne komprenus la ironion!
Kompreneble, ne ĉio estas erara en via argumentado. Vere estas, ke Esp-o estas relative pli racieca lingvo ol la naciaj. Sed por konservi tiun relativan raciecon oni devas fidi ne al la instinktoparolaj proletoj, kiuj ĉiel[1] ĝin difektos, nek al la matematikismaj teoriuloj, kiuj ĝin ĝismorte perfektigos (memoru pri Ido!) – sed al la verkistoj, kiuj ĝenerale posedas bonan lingvosenton, kaj al la gramatikistoj kiuj ĝin klarigas per raciaj formuloj. Mi tute ne ŝatas la ekstremajn poziciojn; inter la nepra raciigado kaj la blind-instinkta evoluado, mi opinias, ke ni devas trovi kaj sekvi la ĝustan mezon.
Nek tiujn, kiuj volas anstataŭigi interakto per la pli logika aktintero, nek tiujn, kiuj skribas: "pravigi formojn, tute klaraj, simplaj kaj vere esperantecaj", mi aprobas. Kontraŭe al Cart, mi aŭdacas kredi, ke oni povas kunigi la stilan klarecon kaj la gramatikan korektecon, kaj ke oni devas oferi unu al la alia neniun el tiuj du ĉefaj principoj. Kaj precipe mi aŭdacas konsili, ke oni parolu nur pri la aferoj, kiujn oni konas. Nekompetenteco estas ja solida supereco, sed ĝin oni ne devas trouzi.
Simpatie via,G. Waringhien, SAT-ano n° 17296.

*       *
*

Piednotoj[redakti]

  1. Ankaŭ mi scias… tabelumi!