Tro Plena Gramatiko kaj ne sufiĉe Plena Vortaro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


TRO PLENA
GRAMATIKO…


Plena titolo: "Tro Plena Gramatiko k ne sufice Plena Vortaro".
Tiu ĉi verkaĵo aperis en "Sennacieca Revuo" de majo 1939. La pritraktita libro estas:
Dr. K. Kalocsay – G. Waringhien: PLENA GRAMATIKO DE ESPERANTO, kun detala komentario pri Vorto kaj Frazo. II-a Tralaborita eldono. Eldonis: Literatura Mondo, BUDAPEST, 1938.

En la esperanta movado svarmas homoj, kiujn ĉefe interesas la lingva flanko de la afero. Multaj estas poliglotoj kaj la lernado de artefarita lingvo estis por ili nur okazo por kontentigi sian apartan lingvolernemon. Tiel mi klarigas al mi la fakton, ke tiu ĉi verko aperis en dua "tralaborita" eldono. La tralaborado postulis 118 pliajn paĝojn.
Sengale mi diras, ke la Red. de nia Revuo faris malspritan ŝercon al mi, sendante tiun dikan volumon, tiun pezan verkon por recenzi. Senhonte mi konfesas, ke neniam mi havis sufiĉe da kuraĝo por tutlegi la ekzempleron de la unua eldono, kiun mi posedis. Sed la recenzotan mi konsideris kiel devon legadi ĝis la lasta paĝo. Longan tempon mi bezonis. Tre ofte mi kaptis ian ajn pretekston por formeti la volumon, kies legado donis al mi kapdoloron. Finfine mi atingis la lastan paĝon kaj do provos nun laŭdeve trarecenzi la… "tralaboritan eldonon".
Por esti tute sincera, mi almenaŭ tuj deklaros, ke mi kontente faris du tre interesajn konstatojn: S-roj Kaloĉai kaj Varingjen liveras – verŝaĵne senintence – valorajn pravigojn pri la lingvo-uzo el la SAT-gazetoj. La afero estas sufiĉe grava, por meriti mencion kaj eĉ citojn. Oni ja ne devas senpruve aserti.
La unua konstato rilatas al la forlaso de l’sufikso ec ĉe radikoj kun adjektiva (do eca) karaktero. Kiu deziras korekte uzi la lingvon kaj tiucele studas la verkojn de Zamenhof k.a. "bonaj aŭtoroj", tiu baldaŭ konstatas, ke ĉe ili estas neeble eltrovi regulon pri la uzado de tiu sufikso. Oni simple konstatas, ke ĝi estas almetita aŭ forlasita tute hazarde, laŭ la humoro aŭ kaprico. La legantoj povas mem fari la eksperimenton kaj ili vidos, ke tiuj aŭtoroj uzis, ekzemple, la vortojn: larĝolarĝeco, longolongeco, necesoneceseco, oportunooportuneco, profundoprofundeco ktp. en samaj kazoj, por esprimi la tute saman ideon.
Tial ke la aŭtoroj de ĉi tiu gramatiko ankaŭ sammaniere uzas la sufikson ec, ili elpensis jenan vere tro subtilan klarigon: "Post adjektivaj radikoj ĝi (ec) signas, ke la abstrakto esprimita de l’flankelemento estas rigardenda kiel kvalito" (pĝ. 87). Bedaŭrinde, – por la harfendemuloj – sur la pĝ. 41 la leganto povis jam noti jenon: "Inter abstrakt(aĵ)o (?! la parentezo estas mia) kaj kvalito ne ekzistas esenca diferenco (substreko mia). Se tiel estas, laŭ la opinio mem de s-roj K. kaj V. – kaj mi tute samopinias kun ili tiurilate – kiel do la kompatindaj simpluloj, kiuj celas uzadi korekte nian lingvon, povos decidi, kiam ili devas aldoni aŭ forlasi la sufikson ec ĉe adjektivaj radikoj? Ili vane cerbumos kaj finfine decidos ankaŭ hazarde, kaprice…
Sed niaj subtilaj gramatikistoj sendube pensis, ke la embaraso de simpluloj ne estos per tio sufiĉe granda kaj en tiu sama ĉapitro ili aldonis jenan rimarkon: "Laŭ la principo de sufiĉo oni povas multfoje (do ne ĉiam! mia rim.) ellasi la sufikson ec antaŭ adjektivaj radikoj, ĉar abstrakto kaj kvalito estas konceptoj tiel parencaj, ke ilia intermikso apenaŭ estigas konfuzon. La "bono de patro" estas samsignifa al la "boneco de patro". La tradicio lingva (subst. mia) tamen ankoraŭ (subst. mia) insistas pri la eco-formoj" (pĝ. 87).
Ĉe la ektrovo de tia perlo, kia estas la "tradicio lingva", tiam mi ne povis deteni min ekridi. Klare aperis antaŭ miaj okuloj la erara metodo laŭ kiu laboregadis la aŭtoroj de ĉi tiu gramatiko. La "tradicio lingva"! Kion signifas tio? Ho! tute simple jenon: "Zamenhof k.a. "bonaj aŭtoroj", inter kiuj ni certe estas, aplikis senregule la sufikson ec kaj sekve ni devas nepre elpensi klarigojn por pravigi nin ĉiujn…" Tia ideo, konscie aŭ ne, gvidis la du eminentajn aŭtorojn. Nu, mi kuraĝas aserti, ke tia labormetodo estas erara, rilate al esperanto, racie artefarita lingvo, kiu esence diferencas de l’naturaj lingvoj.
Se anstataŭ celi al la pravigo de absurda tradicio, s-roj K. kaj V. estus dirintaj al si: "La uzado de l’ sufikso ec ĉe adjektivaj radikoj estas kaosa, necesas do difini simplan kaj klaran regulon", tiam ili facile starigus proksimume jenan: "La aldono de ec ĉe radikoj kun adjektiva karaktero estas pleonasma, balasta kaj sekve evitinda; kvankam nenecesa, ĝi tamen estas, en kelkaj tre malmultaj kazoj, pravigebla per eŭfonia konsidero."
La kompatinda uzanto de nia lingvo, kiu serĉas en tiu gramatiko regulon por uzi korekte la sufikson ec, trafos en grandan embarason, tial ke li ne povos pli bone ol s-roj K. kaj V. mem distingi, kiam temas pri abstrakto aŭ kvalito kaj kiam efikas aŭ ne la leĝo de sufiĉo. Kaj tiam li sekvos la senregulan, absurdan "tradicion lingvan".
Sed kelkaj legantoj certe pensos, ke por apliki la regulon, kiun mi skizis pli supre, necesas, ke l’ radikoj de nia lingvo havu gramatikan karakteron. Jes ja! Kaj en la Plena Vortaro mi insistis, por ke tiu karaktero estu signita per -a, -e, -o, -i ĉe la fino de radikoj adjektivaj, adverbaj, substantivaj kaj verbaj. Mi tamen scias, ke ne ĉiuj Akademianoj interkonsentas pri la ekzisto de gramatikaj kategorioj. Nu, mi gratulas al s-roj K. kaj V., ke ili sukcesis trafe montri ties neceson:
"La principon de la kategoria divido starigis de Saussure, Zamenhof ĝin aprobis en sia privata letero al li (Originala Verkaro, pĝ. 455). La Akademio ĝis nun ankoraŭ ne rekonis la principon, sed en la "Principo de Neceso kaj Sufiĉo" kaŝe jam enestas ĝia akcepto.
Cetere Zamenhof mem skribas en privata letero al Th. Cart: "Por stuki, kiel por stampi, mi volis doni al la radiko signifon verban" (Originala Verkaro, pĝ. 539.). Tio evidente pruvas, ke li atribuis al nudaj radikoj gramatikaj karakteron. Sekve stuk kaj stamp estas egalvaloraj al stuk(i) kaj stamp(i) (pĝ. 36)."
Por pravigi la neceson de tia kategoria divido, sufiĉas simple mencii la bone konatan ekzemplon pri komb’ kaj bros’. Se oni ne scias, ke la unua estas verbo kaj la dua substantivo, tiam ne eblas kompreni, ke kombo estas ago kombi kaj broso ilo por brosi.
La alia konstato, kiun mi kontente notis, estas, ke la aŭtoroj de l’ "Pl. Gr." liveras kelkajn bonajn argumentojn, favoraj al la sinteno de S.A.T., rilate la demandon -ujo, -io ĉe landnomoj. Estus superflue insisti pri tio per ampleksa citado. Tamen mi opinias utile konigi jenajn konkludojn kaj rimarkojn, kiuj troviĝas sur la pĝ. 105:
"Oni vidas, ke tia uzado de -io estas nur la plivastigo de ties Z-a apliko. Estas sendube, ke ĝi troviĝas en multaj internaciaj formoj, do ekz-e Hungario, Italio ktp. estas uzeblaj laŭ la 15-a regulo de la Fund. Gram. Etendi la uzon de -io ankaŭ al aliaj landoj (Belgio, Britio ktp.) povas okazi per analogio, grave rolanta en ĉiuj lingvoj. Aliflanke, la plia rekonebleco internacia estas ĉe la landnomoj multe pli grava ol cetere. Kaj, eĉ kie la formo ne estas internacia, -io malpli deformas la vortojn ol -ujo. Krome: -io estas nur aldono, anstataŭanta la trian sencon de -ujo, same kiel anstataŭas unu el la du sencoj de fi-; poste, ĝi povas esti (kaj estas) paralele uzata kun -ujo, sen ia miskompreno. Do ĝi plene plenumas la postulojn, kiujn Z. metis en la Antaŭparolo de la Fundamento pri enkonduko de novaĵoj.
"RIM. La propono, pro siaj evidentaj avantaĝoj, estis favore akceptita de granda parto de l’ E-istaro. Ĝian ĝeneralan akcepton, tamen, malhelpis la rifuzo de la Lingva Komitato, kiu decide malaprobis la novan sufikson. Sed, krom multaj neŭtraluloj, ĉiuj laboristaj rondoj uzas la io-formojn malgraŭ la oficiala malaprobo. Tiel la E-istoj dividiĝas nun en io-anojn kaj ujo-anojn. Laŭ la nuna stato de la afero, la unueco ŝajnas pli facile atingebla per la cedo de la Lingva Komitato ol per plua rezisto kontraŭ la sufiksoido.
"Oni devas diri kelkajn vortojn pri tiu decido de L.K., ĉar multaj ĝin miskomprenas, opiniante ke la uzado de -io estas sendisciplina ago.
"Nu, L.K. havas la rajton ekzameni ĉiun novaĵon kaj ĝin oficialigi aŭ ne. Sed ĝi rajtas nek trudi novaĵon, nek malpermesi vaste uzatajn formojn, ĉar tio estus kontraŭa al la libera evoluo kaj, krome, tute senŝanca. La sola gvidpunkto, kiu povas ĝin gvidi, estas la grado da uzateco. Do tiu rifuzo, ĝuste komprenate, signifas nur, ke L.K. juĝis la sufiksoidon -io ankoraŭ ne sufiĉe elprovita kaj uzata, por ĝin oficialigi. Ĉio plua estus ja transpaŝo de agosfero."
Estas interese rimarkigi, ke la kunlaborantoj al la SAT-organoj ĉiam havis la plenan liberon uzi laŭplaĉe la formojn -ujo, -lando-io ĉe landnomoj. La sperto montris tute klare, ke l’ granda plimulto el ili pli ŝatas la lastan formon, kiu estas pli mallonga, pli malpeza kaj pli internacia. Cetere, S.A.T. ne iniciatis la aferon; ĝi simple imitis la ekzemplon de l’ tiama U.E.A., kies gvidanto, Hektor Hodler, ne timis la tondrojn de kelkaj fanatikaj ujo-anoj. Sed li mortis kaj liaj heredintoj ne estis same kuraĝaj; ili forlasis la uzadon de -io, uj-umis discipline kaj… formanĝis lian heredaĵon. Sed tio estas alia temo – negramatikeca…

*       *
*

Mi jam diris, ke por klarigi la metodon, kiun aplikis la aŭtoroj de tiu ĉi verko, mi ne trovas alian motivon ol tiun, ke ili celis ĉefe pravigi ĉion, kio troviĝas en iliaj propraj verkoj – kaj nur tion. Plifirmigas mian opinion la konstato, ke ili ignoras la "tradicion lingvan", kiam ĝi povus pravigi formojn, tute klaraj, simplaj kaj vere esperantecaj, t.e. kiuj konformas al la vera spirito de nia lingvo. Mi aludas al: alial, aliam, alie (kun loka signifo), aliel, aliom (alies, alio kaj aliu estas sen ia malaprobo menciataj). Tiuj formoj naskiĝis spontane ĉe homoj, kiujn logis la plej ŝatinda parto el nia lingvo: la tabelo de korelativaj vortoj; ĉe esperantistoj kiuj ne uzas nian lingvon diletante, sed necese kaj ĉiutage. Tiu komplemento al genie elpensita tabelo de adverboj eĉ troviĝas en iu pol-esperanta gramatiko; sed ne estis loko por ĝi en la 488-paĝa "Pl. Gr.". Kiel estas klarigebla tia malatento? Nu, eble tiel: "Ni, eminentaj kunlaborantoj de Literatura Mondo kun ĝiaj 500 abonantoj, havas aŭtoritaton kaj influon, kiun ne povas pretendi la simpluloj de "S.R." kun ĝiaj 1200 abonantoj kaj de "Sennaciulo" kun ĝia pli ol 6000-ekzemplera eldonkvanto. Sekve, la lingvaĵo uzata en tiaj proletecaj organoj estas neniel[1] atentinda, neniel studinta en nia "Plena Gramatiko".
Ke tia konsidero estis la konscia aŭ nekonscia impulso ĉe niaj gramatikistoj, pri tio mi trovas pruvon en jena rimarko, presita sur la pĝ. 173:
"Ekzistas en la Fundamento aparta pronomo por la dua persono singulara: ci, cin, je ci. Sed ĝi neniam estis vere uzata; oni trovas ĝin kelkfoje en poezio, por traduki nacilingvan nuancon, kaj en la esprimo ci-diri al iu".
Kiuj partoprenis SAT-kongresojn kaj havis la okazon konatiĝi kun la drone mortintaj Gek-doj Ozere, tiuj scias, ke ili ĉiam ci-umis dum konversacioj kaj diskutoj. Kaj mi ne dubas, ke en amleteroj, skribitaj ĉe diversaj latitudoj, oni povus ofte legi: Kara Ci! Cetere Julio Bagi mem abunde ci-umas en sia romano "Hura!". Sed s-roj K. kaj V. malŝatas tiun trivialan pronomon – kiu tamen estas uzata en poezio – kaj ŝajne bedaŭras, ke ĝi troviĝas en la Fundamento.
Rilate al formoj, kiuj ne enradikiĝis estas menciita (pĝ. 195) "Ti-kiuj proponita de Lanti". Fakte mi proponis nenion kaj en miaj verkoj nenie troviĝas "ti-kiuj". En la komenco de mia esperanta kariero mi uzis tiun formon, imite al kelkaj Sovetiaj K-doj. Tiam ofendis mian orelon, ekzemple, frazo kiel jena: "Ĉiuj tiuj, kiuj aprobas la proponon, levu la manon". Sed poste mi rimarkis, ke oni povas klare esprimi tiun saman ideon jene: ”Kiuj aprobas la proponon, tiuj…" La forlaso de "ĉiuj" kaj la alilokigo de "tiuj" tute kvietigis mian aŭdsenton. Tial malaperis la formo pri kiu estas funebre parolite en la "Pl. Gr.". Se "ti-kiuj" ne mortus, estas dube ĉu ĝi havus la honoron esti menciata en tiu verko…
Pruve al tio, ke la metodo aplikita de niaj du aŭtoroj en la verkado de sia gramatiko estas misa, mi plie citu jenon:
"Kiel oni vidas, Z. ordinare ne uzas artikolon antaŭ jena kaj jeno, ĉar ili estas per si mem difinitaj (subs. mia); tamen ties uzado pli kaj pli oftiĝas" (pĝ. 182).
Jes ja! tiu balasta, erara uzo de la troviĝas tre ofte en la "Pl. Gr." mem. El tiu konstato oni povus malice argumenti, ke ties aŭtoroj uzas fuŝe, ne Zamenhofe nian lingvon. Mi preferas rimarkigi, ke hazarde mi notis: "en jena signifo" (pĝ.226), "…oni trovas jenajn" (pĝ.269) "…en jena frazo" (pĝ. 285), "…laŭ jenaj turnoj" (pĝ. 359). Tiel ke la kompatinda lernemulo, kiu serĉos regulon pri la uzo de la trafos denove en grandan embarason per studado super la "Pl. Gr.".
Kaj tra la tuta volumo oni konstatas, ke la oftege uzata vorto "certa" estas iafoje dubesenca; oni nemalofte hezitas por decidi ĉu temas pri neduba afero aŭ pri ia, iu, kelka. La "lingvuzo", la "tradicio lingva" kaj similaj ridindaj tialoj, per kiuj la gramatikistoj kutimas klarigi ĉiujn absurdaĵojn el la naciaj lingvoj, estas aplikataj al esperanto – kiun ni kutimas prezenti al la publiko kiel simplan, racian lingvon…
Sed kiam la "lingvuzo" kaj oficialaj difinoj de vortoj ne plaĉas al niaj aŭtoroj, tiam ili simple ne atentas ilin. Ekzemple, ili uzas la verbojn "klasi" kaj "ordi" kun transitiva senco. Tamen la radiko de tiuj vortoj estas substantiva (klaso kaj ordo) kaj sekve por akiri sencon transitivan la almeto de -ig estas logike necesa. En la "Pl. Gr.", kies kunaŭtoro estas s-ro V., tiu neceso estas montrita. Nu! mi ne dubas, ke s-roj K. kaj V. povus verki 100 paĝojn por rebati al mi, ke laŭ la leĝo de sufiĉo la formoj klasi kaj ordi kun transitiva senco estas tute kompreneblaj. Kaj mi devus konfesi, ke ja tiel estas. Ofte la kunteksto ebligas diveni, ĉu verbo estas uzata transitive aŭ ne. Tamen, ekzemple, ĉe la lego aŭ aŭdo de ordi, la unua ideo, kiu prezentiĝas, estas: esti en ordo kaj ne: fari ordon. Por ĉi tiu lasta ideo la almeto de ig ne estas superflua; same , se temas pri afero, kiu fariĝas orda per si mem. Almenaŭ estas multe pli facile pravigi la meton de ig al substantiva radiko por transitive verbigi ĝin, ol la almeton de ec ĉe adjektiva radiko.
Bedaŭrinde, por la harfendemuloj, sur pĝ. 113 troviĝas jena frazo: "Post adverbaj radikoj kaj prepozicioj validiĝas (subs. mia) la adjektiviga efiko de igi…" Tamen, la radiko valid estas adjektiva kaj ne verba kun transitiva senco; la aldono de ig estas do tute ne necesa por doni al tiu vorto netransitivan verban sencon; validi = esti valida, do validas. Kaj mi dubas, ĉu niaj gramatikistoj, malgraŭ sia skolastika talento, sukcesus liveri eĉ ŝajnvalorajn argumentojn por pravigi tiun monstran "validiĝas"…
Alian pruvon, ke s-roj K. kaj V. malŝate rilatas al la "lingvuzo", kiam tiu facila kaj obeema klarigilo ne akordiĝas kun ilia gusto, mi trovas en la ĉapitro pri Interpunkcio. La vorto parentezo estas oficiala kaj jene klarigata en la "Pl. Vor.": "l) Signoj per kiuj oni apartigas de la kunteksto kompletigan aŭ klarigan frazon aŭ vorton. 2) Frazo aŭ vorto tiele apartigita.” Sed sur la pĝ. 459 de l’ "Pl. Gr." oni povas legi pri parentezo: "Kelkfoje oni uzas tiun vorton ankaŭ por nomi la krampojn, sed tio estas evitinda". Kiam oni scias, ke tia uzado estas ne "kelkfoja', sed ĝenerala, ne povas esti dubo, ke en ilia tuta argumentado niaj aŭtoroj estis gvidataj de sia persona gusto. Per tia konstato oni rajtas konkludi, ke la "tradicio lingva" kaj la "lingvuzo" estas do plej ofte senvaloraj klarigiloj.
Kiel la legantoj sendube scias, jam delonge ekzistas en Esperantio la "Dramo ata-ita". Akademianoj kaj L.K.-anoj disputas inter si kaj ĝis nun neniu interkonsento povis okazi. Kompreneble en la "Pl. Gr." tuta ĉapitro estas dediĉita al tiu demando. Sed vane la aŭtoroj provis difini regulojn, kiujn ĉiu povus akcepti. Ekzemple, Teo Jung en "Heroldo de Esp-o" eldiris lastatempe sian malaprobon al la solvo proponita de s-roj K. kaj V. La afero ŝajnas al mi tute ne grava kaj mi mencias ĝin nur kun la celo montri, ke ne eblas diktatore gramatikumi. Cetere, Zamenhof mem kelkfoje diris, ke oni ne devas kateni la lingvon per tro rigoraj reguloj. Pri la "dramo ata-ita" mi simple rimarkigos, ke ĝi ofte estas nur afero de stilo, ne de gramatiko. Verkisto povas iam pensi kaj akcenti la momenton dum kiu okazas la ago, kaj aliam li pensos kaj akcentos la rezulton de la ago. Kion li devas senĉese celadi, tio estas liberigi sin el la influo de naciaj lingvoj. Konklude pri tiu punkto mi notas, ke la aŭtoroj de l’ "Pl. Gr.", kiuj estas lertaj dialektikuloj, ne sukcesis verki la lastan scenon de l’ "dramo ata-ita". Espereble la rigardantoj ne atendos, ke falu la kurteno kaj ili foriros, akirinte la konvinkon, ke la "dramo" simple estis malsprita farso…
En ĉi tiu verko troviĝas kelkfoje mencio pri la leĝo de analogio. Ĉiu vera esperantisto, kiu atente observas la vivon de sia lingvo, povas ofte rimarki la efikojn de tiu leĝo. Ekzemple, mi trovis antaŭnelonge la formon "Holandujo" en gazeto, kie oni kutime uj-umas fervore. Se ne ekzistus en Esperantio la i-uma tendenco, mi ne dubas, ke post pli malpli longa tempo oni povus legi, ekzemple: Alĝerujo, Aŭstralujo, Azujo, Siberujo, Tasmanujo ks. Oni do povas tute konsenti kun s-roj K. kaj V., kiam ili substrekas la influon de tiu leĝo per ekzemploj, ĉerpitaj el la Zamenhofa verkaro.
Sed mi ne rimarkis, ke niaj aŭtoroj konscias pri alia leĝo: tiu de minimuma peno. Ĉiu scias, ke sufiĉas diri al iu: "Bonan tagon", por ke li komprenu jenan tutan frazon: "Al vi mi deziras bonan tagon." Temas pri elipso de superfluaj vortoj. Sed la sama leĝo de minimuma peno ankaŭ influas sur la formon de vortoj mem. Mi mencios fakton, kiun oni povis konstati en la SAT-movado. En ties komenca tempo la oficialaj vortoj proletario kaj proletariaro estis ofte uzataj. Sed tiuj formoj estas pezaj. Iam tute spontane kaj nature iu diris: "proleto", "proletaro", kaj ĉiuj aŭskultantoj bone komprenis. La sekvo estis, ke iom post iom la oficiala formo estis forlasita kaj jam delonge en la lab. esp. movado oni ĉiam uzas la pli simplan formon.
Kiam la vortoj proleto kaj proletaro aperis en la SAT-organoj, tiam d-ro Diterle el Lajpcig skribis al mi proteste, klarigante, ke tia "kripligo" de l’ latindevena "proletarius" estas neallasebla, ke ĝi "ofendas la lingvosenton de ĉiu klerulo…"
Mi respondis al la eminenta latinisto (almenaŭ latinemulo), ke la proletoj bedaŭrinde – aŭ feliĉe – estas tute indiferentaj al tia lingva konsidero. Ili eble povus interesiĝi pri la opinio de l’ rektoro E. Buarak (Boirac), kiu diris, ke "esperanto estas la latino de l’ demokratio", sed kondiĉe, ke ĝi estu, aŭ fariĝu, kiel eble plej simpla kaj malpeza. Jaroj forpasis. S.A.T. iniciatis la eldonon de vortaro. Tiam lange aŭ plume mi interrilatis kun s-ro Groĵan-Mopen preskaŭ ĉiutage. Foje mi donis al li, interalie, slipon kun difino pri la vorto proleto. Senproteste li akceptis ĝin kaj jam de pluraj jaroj pli ol dek miloj da homoj – ankaŭ senproteste – legis tiun difinon en la Plena Vortaro. Kompreneble la oficiala Proletario ne forestas, sed ĝi estas menciita kun la nura indiko = proleto. Tamen, s-ro G.M. ankaŭ estis latinisto. Eble lia "lingvosento" komence ofendiĝis, kiam li legis la simpligitan formon. Sed kiel diligenta leganto de l’ SAT-gazetoj, li verŝajne iom post iom alkutimiĝis kaj jen kial proletario estis forpuŝata. Hodiaŭ, se en SAT-kongreso iu aŭdigus la vorton "proletario", eble multaj komprenus, ke temas pri ario, kiun kantas proletoj…

*       *
*

Supozeble, kelkaj legantoj opinios, ke mi forflankiĝis de l’ temo. Tute ne! Male, mi staras en la centro de l’ gramatika tereno. Temas ja ekkompreni pri la leĝoj laŭ kiuj evoluas – ne ĝuste, laŭ kiuj devas evolui nia lingvo. Mi ja konscias, ke tiuj leĝoj estas relativaj. Se esperanto estus uzata nur de kleruloj kiel d-ro Diterle k.a., la formo proleto neniam venkus. Sed se oni konsentas al ĉi tio, ke la elementuloj (unuagradaj instruitoj), ordinare proletoj, pli bezonas esperanton ol la profesoroj kaj poliglotoj, la konsekvenco estos, ke ne ĉi-lastaj devas esti ordonpovaj en Esperantio. Ili plej ofte kapablas nur kompliki nian simplan lingvon kaj ĝin ŝarĝi per kaprompaj reguloj, kies lernado forpelos la varbitojn. Por antaŭenpuŝi nian movadon, necesas esti ĉiam tre atenta al ĉio, kio povas racie simpligi nian lingvon. La rolo de esperantista gramatikisto devas esti la formula eltrovo de reguloj, per kies obeo nia lingvo povas evolui laŭ kiel eble plej racia plisimpliĝo kaj samtempa pliriĉiĝo.
Neniu scipovas esperanton. Zamenhof mem ne ĉiam kapablis uzadi sian lingvon laŭ ĝia racia spirito. Tro ofte li estis influata de l’ naciaj lingvoj, kiujn li sciis. Sed li estis neniel diktatorema kaj aŭtoritatema. Li donis konsilojn kaj ne ordonojn. Lia celkonformemo estis granda, sed li konsciis pri sia erarpovo. Nun, post 50-jara ekzisto de esperanto, la gramatikistoj, kiuj prenas sur sin la taskon difini regulojn, sin apogante sur la eraroj de la aŭtoro de nia lingvo, sur la aŭtoritato de "bonaj aŭtoroj" kaj sur la "tradicio lingva", tiuj iras laŭ malĝusta vojo; tiuj faras al nia afero malbonan servon. Ne pro tio, ke Zamenhof k.a. diradis, ekzemple: "…enkonduki esperanton en la lernejojn", la esperantistoj devos eterne uzi tiel balaste la akuzativon. Tial ke l’ nacieca influo kontrabande oficialigis la formojn "pacifismo" kaj "pacifisto", tio ne signifas, ke la sennaciemuloj – la plej konsekvencaj esperantistoj – ne havas la rajton uzi la pli simplajn kaj pli esperantecajn vortojn: pacismo kaj pacisto. Kaj se la "tradicio lingva" povas pravigi la formojn "virgulino", "belulino" k.s., ili tamen neniel estas racie pravigeblaj, tial ke ĉiu esperantisto facile komprenas, kio estas ino virga (virgino) kaj ino bela (belino). La hazardo kaj kaprico, kiuj tro longe regis kaj ankoraŭ regas — en la elekto de vortoj kaj formoj, povus same maltrafe enkonduki la formon "amatulino" anstataŭ amatino
Niaj gramatikistoj devus kompreni, ke rilate al esperanto, artefarita lingvo, ili ne devas apliki metodon, kiu taŭgas nur por naciaj lingvoj, en kiuj svarmas absurdaĵoj. Ili devus penadi por difini leĝojn, laŭ kiuj oni povas plej simple kaj tamen klare eldiri siajn pensojn. Bedaŭrinde s-roj K. kaj V. laŭiris la trabatitan, la skolastikan vojon kaj riverencis antaŭ la "tradicio lingva". Vane ili diras en sia antaŭparolo: "…ni devis forgesi ĉiujn naciajn sistemojn kaj konstrui ian absolutan gramatikon bazitan sur la racio." Se tion ili fakte celis, mi opinias, ke ili plene fiaskis. Cetere oni trovas en tiu antaŭparolo mem refuton al ilia aserto. Racio ne obeas tradicion. Kaj tamen oni povas legi sur la pg. 9:
"Kiu sin bazas nur sur la Fundamenta gramatiko, tiu komencas tie, kie la unuaj verkistoj de Esp-o: por li ne ekzistas tiu lingva trezoraro, kiu evoluis (hazarde, kaprice, malracie – mia rimarko) per la penoj de tiel multaj aŭtoroj. Tiu trezoraro prezentas propre la lingvan "spiriton"; ĝin ni volis kapti en regulojn kaj transdoni en facile konsultebla libro."
Ne! La "spirito" de nia lingvo ne troviĝas ĉe aŭtoroj, kiuj estas pli malpli sub la influo de naciaj lingvoj. Neniu esperantista verkisto ĝis nun sukcesis tute liberiĝi el la nacieca influo. (Kaj mi mem ne havas tian pretendon). Sekve estas vana penado serĉi en tiaj verkoj la veran spiriton de nia lingvo. La "tradicio lingva" plej ofte ofendas tiun spiriton mem, kiu cetere nun ekzistas nur en embria stato. La vera spirito de nia lingvo estas sennacieca; la esperantistoj devas streĉi sian tutan forton por formeti la naciecan influon. Kaj la celo de gramatikisto devus esti la starigo de simplaj reguloj sentradiciecaj.
Malgraŭ siaj 488 paĝoj la "Pl. Gr." ne povis doni al mi konsilon pri duba punkto, kiu antaŭnelonge stariĝis antaŭ mi ĉe relego de letero, kiun mi skribis antaŭ du jaroj. Jen pri kio temas: "Mi pagas ĉi tie trione malpli ol en Tokio…" ĉu ne devus esti obl anstataŭ on? La ideo ja estas obligi la malplion. Sed mi ne faris ŝanĝon pro jena konsidero; on kaj malpli havas malpliigan efikon kaj obl pliigan. Ilia kunigo sekve povus nur konfuzi. Cetere mia korespondanto tre bone komprenis, kion mi volis sciigi al li. Sekve, kial cerbumadi pri klara afero. Nu, tia demando k.a. similaj povos esti okazo por s-roj K. kaj V. aldoni almenaŭ 100 pliajn paĝojn al la tria eldono. Kaj nun mi komprenas, ke por trarecenzi ĉi tiun verkon mi devus ankoraŭ longe skribadi. Se tiel mi farus, la Red. de nia Revuo sendube opinius, ke miavice mi volas repage embarasi lin…
Konklude mi do sincere kaj senmalice konfesas, ke la tutlegado de tiu verko lasis al mi la malagrablan impreson, ke jam de 20 jaroj mi uzadas nian lingvon, nesciinte – kaj nun eĉ malpli – ĝiajn gramatikajn regulojn… Kompatinda popolo esperantista! Ĝi nun disponas je tro Plena Gramatiko, dum mankas sufiĉe Plena Vortaro. – En ĉi-lasta verko ja ne troviĝas geografiaj kaj historiaj nomoj. S-roj K. kaj V. pli utile aplikus sian kleron kaj erudicion per ties kompilado ol per skolastika provo klarigcele malklarigi nian simplan lingvon…
Se mi kapablus kiel la Budapeŝta gramatikisto rajdi Pegason[2], mi provus fari versojn pri jenaj bildoj, kiuj nun aperas antaŭ miaj okuloj: Kaloĉai, kun kalva kapo burĝe klaskonscia[3], ne ŝparas paperan rismon[3] por sia vero skolastika. Sed li trafis en abismon[3], tial ke li ne estas komprenata. Kaj li suferas teruran skismon[3] pro -ita kaj -ata. Kaloĉai kun kalva kapo burĝe klaskonscia[3].
Prefere mi rekomendu al la legantoj la solan regulon, kiun mi mem ĉiam provis obei; ĝi estas eldirita de s-ro Teofilo Kar (Cart), la mortinta prezidanto de la Akademio: "Kio en nia lingvo estas klara, tio estas bona, eĉ se ĝi ne estas gramatike korekta; kaj ĉio, kio estas gramatike korekta kaj tamen ne klara, tio estas malbona" (laŭmemore citita). Kaj mi aldonu: Kiam vi skribas en esperanto, pensu, ke tiam vi estas civitano de Esperantio kaj sekve devas streĉi la volon por senigi vin je ĉia nacieca influo…

E. Lanti.

Nov-Zelando, Februare 1939.

Piednotoj[redakti]

  1. Verŝajne K. kaj V. dirus: neniamaniere, simile al la ŝatataj tiamaniere k.s. pezaj – sed naciecaj formoj.
  2. Mitologia ĉevalo flugilhava, kiun rajdis poetoj. Red. de S.R.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Tiuj esprimoj troviĝas en la portreto, kiun faris Kaloĉai pri Lanti en "Rimportretoj". Red. de S.R.