Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

publikigitaj kun aldonaj mapoj koncerne la geografiajn. Dume la SAT-anoj povus instige helpi al la solvo de tiu problemo per la esperantigo de sia propra nomo. Estas plorinde ke en Esperantio troviĝas ankoraŭ tiom da homoj, kiuj trudas sian naciecon per tabueca respekto al nacia ortografio. Sendube tiaj naciistoj emos tuj rebati, ke en esp-o mankas literoj por transskribi tute precize sian nomon. Nu, sed tiu precizo tute ne necesas. Sufiĉas, ke en Esperantio ĉiu sciu, ke tiu aŭ alia persono nomiĝas per tia aŭ alia kombino el esperantaj literoj aŭ sonoj.

Evidente Esperantio ankoraŭ ekzistas nur pli-malpli ideale, kvankam troviĝas jam esp-istoj en ĉiuj partoj de l’ mondo. Ne eblas ignori la realaĵojn, la naciojn kun iliaj leĝoj ktp. Ne eblas malatenti la impostkolektiston… Sed en neniu lando estas malpermesite havi "plumnomon", pseŭdonimon. Tiajn havas multaj verkistoj. Volter laŭleĝe sin nomis Arue (Arouet). Se esp-istoj sennaciecigus sian propran nomon, tio estus signo, ke ili celas konduti esperantiste en Esperantio. Ĉu tio estas troa postulo?

Respekto al la nacia formo de sia propra nomo tio estas signo pri konscia aŭ nekonscia naciismo. Propra nomo ja pensigas pri familio, kio estis la unua formo de patrio[1], pri regiono, lando, tradicio kaj ĉio cetera, kio premŝvebas super la popoloj kaj konsistigas la spiritan atmosferon, kiu ebligas militojn.

Bagatelaĵo! kredeble pensos oportunistoj. Eble! Sed la vivo ĝenerale konsistas el malgravaĵoj. Kiu ne kapablas rilati racie al bagatelo, tiu ankaŭ ne povos konduti saĝe en grava okazo. Kiu povas elporti pezan ŝarĝon, tiun ne ĝenas malpeza. Sed la samo ne estas direbla en inversa propozicio.

"SAT-anoj celas al sennacieca sent-, pens- kaj agadkapablo", estas dirite ekde la fondiĝo de la Asocio. Tiu moto ne devas esti nura surpaperaĵo. Ni ĉiam kaj ĉiarilate agu racie kaj konsekvence: ni montru per nia sinteno antaŭ "malgravaĵoj", ke ni penadas senĉese por formi nian menson konforme al la celo. Tion farante ni helpos laŭpove al la estiĝo de reala mondlingvo.

Narazu Mono.
("Sennaciulo", 25. decembro 1937)


  1. Pri tio oni legu en Naciismo de E. Lanti.