Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
VI DO EKSCIU…

K-do Ŝiranu Henĵin ŝajnas tre naiva; sed lia sciemo estas certe laŭdinda. Tial mi komplezas doni al li kelkajn klarigojn.

La marksismo estas scienco kaj kiel tia ĝi atentas nur faktojn. Kaj estas konstatebla fakto, ke en la rilatoj inter la homgrupiĝoj decidas la forto. Konkrete, moralaj principoj ne ekzistas; eĉ idealistoj konsentas pri tio. Sekve, ĉu do ne estas ridinde preni fikcion kiel konstruan bazon? La celo ja pravigas, sanktigas la rimedojn. Kaj mi ne havas eĉ iom da dubo, ke nia genia gvidanto Stalin havas bonan celon, nome konstrui socialismon sur unu sesono de l’mondo.

La fakto, ke vi baldaŭ sentas kapdoloron, kiam vi cerbumas pri sociaj demandoj, pruvas klare, ke etcerbuloj kiel vi bezonas la gvidadon de fortvolaj homoj, kiuj montras la irendan vojon. La vorto "stalin" en la rusa lingvo signifas ŝtalon. La fakto, ke nia Gvidanto alprenis tiun nomon, pruvas klare, ke li estas la kapabla homo por gvidadi la Bolŝevistan Partion kaj per ĝi la Proletaron el la tuta mondo.

Via demando, kial Zinovjev, Buĥarin k.a. famaj bolŝevistoj fariĝis perfiduloj, havas nenian sencon. Nur ili mem povus klarigi la motivojn, kiuj instigis ilin opozicii al Stalin. Ili estas elmondigitaj; sekve ridindas starigi nerespondeblan demandon.

Kio faras la forton de nia Partio, la bolŝevista, tio estas la fera disciplino, kiun ĝi postulas de siaj anoj. Kiel mi jam diris, la marksismo estas scienco kaj ĝi esploras faktojn. Nu, estas fakto, ke antaŭ 404 jaroj Ignaco de Lojola fondis la Societon de Jezuo, kiu ludis en la Historio treege gravan rolon. Malgraŭ persekutoj en diversaj landoj, malgraŭ tio, ke la papo Klemento la Dekkvara eĉ malstarigis ĝin dum kelkaj jaroj, malgraŭ ĉio, neniu neas, ke ankoraŭ nun la jezuitoj tre efike agadas por la prospero de la katolika eklezio. La forto de la Societo de Jezuo kuŝas ĉefe en tio, ke ĝiaj anoj kadavre obeas (perinde ac cadaver). Tia fakto kredeble inspiris Lenin-on, kiam li starigis nian Partion.

Kompreneble la jezuitoj eraras en sia celo, tial ke ili kredas je la neerarpoveco de l’ papo, kiu estus inspirita de Dio, kiam temas pri dogmaj aferoj. Sed ni, bolŝevistoj,