Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

armite de l’ scienca doktrino de Marks, ne povas erari. Se necesas, ni do mortigas, malliberigas kaj kalumnias kun tute pura konscienco, tial ke sankta estas nia celo – kaj tial ke ni posedas la veron.

Estas tute ridinda konsidero atenti pri la ebla sincero kaj honesto de niaj kontraŭuloj; la fakto estas, ke objektive ili estas ĝenuloj, malhelpuloj, fuŝuloj. Scienco ne konas sentimentalaĵojn, sed nur faktojn. Kiu ne estas kun ni, tiu estas kontraŭ nin kaj sekve estas nia devo iel aŭ aliel senpovigi ĉiun kontraŭulon. Ĉio, kio baras sur la vojo al nia celo, la superregado, tio devas ĉiel esti forigata; ĉiun opoziciulon oni devas ekstermi…

Mi ne volas fini ĉi tiun tro koncizan respondon, ne rimarkigante, kiom ridinda fakte estas via sciemo. Ni, bolŝevistoj, ne rompas al ni la kapon por ekscii, ekzemple, kial niaj gvidantoj iafoje ŝanĝas la agitvortojn. Hieraŭ ni akre kritikis aferon kaj hodiaŭ laŭdas ĝin fervore. La ŝanĝo estas nur taktiko kaj ne konvenas, ke simplaj soldatoj, kiuj iras al batalo, pridiskutu la ordonojn de la stabo. Nia Partio estas armeo kaj nia fera disciplino faras ĝin forta.

Cetere ni neniel dubas, ke per la marksisma dialektiko laŭ tezo, antitezo kaj sintezo oni povas facile pravigi science ian ajn ŝajnan kontraŭdiron.

Espereble vi, ho! kompatinda Ŝiranu Henĵin, ne plu cerbumados pri tiaj problemoj kaj tiel evitos kapdoloron. Vi simple aliĝu al nia Partio kaj ĝuadu kun ni la volupton obeadi al nia genia Stalin, la ŝtala homo, la gvidanto de l’mondrevolucio.

Tomodaĉi.
("Sennaciulo", 25. Novembro 1938)


VIVU LA NEŬTRALISMO!

Laŭstatute SAT devas rilati lojale kaj akcepteme al ĉiuj tendencoj, ekzistantaj en la laborista movado tra la tuta mondo. Tial mi ne dubas, ke ĉi tiu artikolo trovos bonan akcepton sur la paĝoj de "S-ulo". La tendenco, kies esencon mi elmontros per prikonsidero super faktoj kaj aŭtentikaj dokumentoj pli kaj pli fortiĝas kaj eĉ nun tute regas en la komunistaj partioj diverslandaj.

Kiam Lanti ekkriis sian faman: "For la Neŭtralismon!", tiam ne ekzistis en la revolucia movado la tendenco, pri kiu mi parolas. Nenial do mi intencas kritiki lian tiaman